komunumo de Svislando From Wikipedia, the free encyclopedia
Termen estas komunumo en la distrikto Brigo en Kantono Valezo, Svislando. Ĝi havis 863 loĝantojn je la 31-a de decembro 2012.
Termen | |
---|---|
Blazono de Termen | |
Termen | |
komunumo en Svislando | |
Kantono | Valezo |
Distrikto | Brigo |
Koordinatoj | 46° 19′ 46″ N 8° 1′ 25″ O (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 863 |
Areo | 18,73 km² |
Alteco | 927 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 3912 |
Komunumkodo | 6010 |
Situa mapo de Termen | |
La komunumo Termen situas en Supra Valezo ĉe la sudorienta flanko de la rivero Rodano kaj etendiĝas al la Valezaj Alpoj. La vilaĝo Termen situas proksimume 150 metroj super la valfundo ĉe la monta deklivo. Al la komunumo apartenas krome la setlejoj Hasel ĉe la kantona ĉefvojo n-ro 9 kaj Salzgäbä kaj la skiloko Rosswald. [1]
La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 18,73 km², de kiuj 24,6% estas kovritaj de arbaro, 45,5% servas por agrikulturo kaj 3,3% por setlado. [2]
La komunumo Termen limas en nordo al Mörel-Filet, en nordoriento al Grengiols, en oriento al Bister, en sudo al Ried-Brig, en sudokcidento al Brig-Glis, en okcidento al Naters, en nordokcidento al Bitsch, kaj en nordnordokcidento al Riederalp.
Tra Termen pasas la kantona ĉefvojo n-ro 9, kiu kondukas al la Sempiono-Pasejo. Pere de la poŝtaŭtolinio de Ried-Brig al Brigo la komunumo estas konektita al la publika transportreto.
La unua dokumenta mencio de Termen datiĝas el la jaro 1201 kiel terman. Diversaj trovaĵoj privas, ke la teritorio de Termen jam antaŭ Kristo estis loĝata de keltoj. La vilaĝo posedas civitaj statutoj el la 16-a jarcento. En la jaro 1646 estis fiksitaj la limoj inter Termen kaj Ried. En la cicitaj militoj de la Helveta Revolucio en 1799 estis bruligita la komunuma domo de francaj trupoj.[3]
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.