From Wikipedia, the free encyclopedia
La Tepuia tinamo (Crypturellus ptaritepui) estas tipo de surgrunda birdo troviĝanta en montaraj humidaj arbaroj (tepui), en sudorienta Venezuelo.[2]
Tepuia tinamo | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Crypturellus ptaritepui (Zimmer & Phelps, 1945)[1] | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
La Tepuia tinamo estas monotipa specio.[2] Ĉiuj tinamoj estas el la familio Tinamedoj, kaj en pli granda skemo estas ankaŭ Paleognatoj. Malkiel la tre konataj neflugaj birdoj el Paleognatoj nome Strutoformaj kiaj la Struto, la Emuo kaj aliaj, la tinamoj povas flugi, kvankam ĝenerale ili ne estas fortaj flugantoj. Ĉiuj Strutoformaj evoluis el prahistoriaj flugantaj birdoj, kaj la Tinamoformaj estas la plej proksimaj vivantaj parencoj de tiuj birdoj.[3]
Crypturellus estas formata el la grekaj vortoj κρυπτός (kriptós), "kovrita" aŭ "kaŝita", οὐρά (urá), "vosto", kaj -ellus, latina diminutiva sufikso. La genronomo Crypturellus entute signifus "malgranda kaŝvostulo".[4]
La Tepuia tinamo estas proksimume 27 cm longa. La kapopinto kaj malantaŭo de kolo estas ruĝecbrunaj, pli malhelaj ĉe dorso, kaj nigreca sube kun ruĝeca nuanco en ties supra brusto. La kapoflankoj kaj gorĝo estas grizaj, ties supra makzelo estas nigra, ties suba makzelo flava kun nigra pinto, kaj ties kruroj estas oliveckoloraj.
Kial ĉe aliaj tinamoj, ankaŭ la Tepuia tinamo manĝas frukton falintajn sur la grundon aŭ el malaltaj arbustoj. Ili manĝas ankaŭ malgrandajn kvantojn de senvertebruloj, florburĝonoj, freŝaj folioj, semoj, kaj radikoj. La masklo kovas la ovojn kiuj povas veni el tiom multaj kiom el ĝis 4 diferencaj inoj, kaj poste li mem zorgas la idojn ĝis ili pretas de si mem, kutime 2–3 semajnoj. La nesto estas situanta surgrunde en densa arbustaro inter altaj apogradikoj interplektitaj.[3]
La Tepuia tinamo estis trovata en tepui Ptari, Aujano, Ĉimantao kaj Sororopano, en sudorienta Bolívar, Venezuelo. Ĝi estis trovita inter 1,350 kaj 1,800 m super marnivelo, kaj ties preferata habitato estas tropika humida montararbaro aŭ tropika humida arbustaro.[5]
La IUCN klasigis ĝin kiel Malplej Zorgiga,[6] kun loĝa teritorio de 1,000 km². Ĝi estas protektita specio en Venezuelo.[5]
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.