Tepoto Sud
From Wikipedia, the free encyclopedia
Tepoto Sud aŭ Ti Poto, estas eta atolo de la Tuamotua Arkipelago en Franca Polinezio. Ĝi situas 44 km sudokcidente de Makemo.
Tepoto Sud | ||
---|---|---|
atolo | ||
Akvejo | Pacifiko | |
Insularo | Tuamotuoj | |
Geografia situo | 16° 49′ S, 144° 17′ U (mapo)-16.818888888889-144.28083333333 f1 | |
![]() | ||
Longo | 3,8dep1f2 | |
Larĝo | 3,8dep1f3 | |
Areo | 2,5 (0,6 super marnivelo)dep1 w3f4 | |
Loĝantaro | (neloĝata) | |
![]() | ||
Tepoto havas preskaŭ rondan formon kun diametro de 3,8 km. Ĝia bela turkis-blua laguno havas konekton kun la oceano per mallarĝa ŝanelo en la nordoriento.
La atolo nomiĝas Tepoto Sud por distingi ĝin de la insulo Tepoto Nord, proksimume 400 km nordorienten en la Îles du Désappointement (Seniluziigaj insuloj).
La eta grupo kiu konsistas el Tepoto Sud, Hiti kaj Tuanake ankaŭ nomiĝas "Raevski Atoloj".
Tepoto estas permanente neloĝata.
Laŭ artikoloj en Ireland's Own kaj la Times Educational Supplement retejo, la atolo estas identigita de Tony Crowley kiel la loko de enterigita trezoro ŝtelita en la 19-a jarcento fare de kvar aventuristoj de kirko en Pisco, Peruo. Dum jaroj oni sensukcese serĉis tiun trezoron, kvankam aŭstralia vizitanto de la atolo malkovris kaŝejon kun medaloj kiuj devenis el Sud-Ameriko.