![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/5/54/Makemo2.jpg/640px-Makemo2.jpg&w=640&q=50)
Makemo
From Wikipedia, the free encyclopedia
Makemo, Rangi-kemo aŭ Te Paritua,[1] estas unu de la pli grandaj Tuamotuaj atoloj en Franca Polinezio.
Rapidaj faktoj atolo ...
Makemo | ||
---|---|---|
![]() | ||
atolo | ||
Akvejo | Pacifiko | |
Insularo | Tuamotuoj | |
Geografia situo | 16° 36′ S, 143° 40′ U (mapo)-16.598611111111-143.66138888889 f1 | |
![]() | ||
Longo | 69 kmf2 | |
Larĝo | 16,5dep1f3 | |
Areo | 56 km² f4 | |
Loĝantaro | 832 (2014) 15 loĝ./km² | |
Ĉefa loko | Pouheva | |
![]() | ||
Fermi
Makemo estas 69 km longa kaj 16,5 km larĝa, kaj havas land-areon de 56 km². Ĝi estas la kvara plej granda atolo de la Tuamotuoj koncerne la surfaco de la laguno, kun areo de 603 km². Malgraŭ ĝia areo, la laguno nur havas du navigeblajn pasejojn.
Makemo havas 832 loĝantojn; la ĉefa vilaĝo nomiĝas Pouheva kaj havas populacion de 600. La vilaĝo havas varfon kaj internulejon kun 150 infanoj de najbaraj insuloj. Ĝi ankaŭ havas flughavenon kiu situas okcidente de Pouheva.