Tella Atlaso aŭ Tela Atlaso (arabe الاطلس التلي) estas montarĉeno ĉirkaŭ 1500 km longa, kiu apartenas al la Atlasa Montaro de Nordafriko, etende el Maroko, tra Alĝerio al Tunizio. Ĝi etendas ĉefe en Alĝerio pli paralele kaj proksime al ties marbordo kontraste kun la aliaj sistemoj de Atlasoj kiaj la Sahara Atlaso (pli sude), la Alta Atlaso (en Maroko, pli sudokcidente) aŭ Aurés (en Tunizio, pli oriente.)
Tella Atlaso | |||
---|---|---|---|
montara sistemo | |||
Alteco |
2 308 m | ||
Geografia situo | 36° 0′ N, 2° 0′ O (mapo)362 | ||
| |||
La montaroj de tiu sistemo havas averaĝajn altaĵojn de ĉirkaŭ 1500 m kaj formas naturan barieron inter la Mediteraneo kaj la Saharo. Ties plej alta montopinto estas la 2308 m alta Lalla Ĥediĝa en la Montaro Ĝurĝuro.[1]
Ĝurĝuro aŭ Ĝurĝura Montaro (arabe جبال جرجرة, Jabal Jurjura; Berbere Adrar n Jerjer) estas montaro de Tella Atlaso, nome parto de la Atlasa Montaro. Ĝi estas situanta en Kabilio, Alĝerio.
Kelkaj grandaj urboj kiaj la ĉefurbo de Alĝerio nome Alĝero, kun ~1,500,000 loĝantoj (2005) kaj Orano kun ~770,000 loĝantoj (2005) kuŝas ĉe la bazo de Tella Atlaso. La alĝeria urbo Konstantino kun proksimume 505,000 loĝantoj (2005) kuŝas 80 km interne kaj rekte en la montaro ĉe 650 metroj alte. Nombraj pli malgrandaj urboj kaj vilaĝoj estas situaj ene de Tell; por ekzemplo, Ĉiffa en la Ĉiffa gorĝo.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.