From Wikipedia, the free encyclopedia
La Tanburaoj estas multaj kordinstrumentoj, nome speco de gitaroj, de Azio kaj Orienta Eŭropo, ne konfuzenda kun la tamburo.[1]
La Turka Tamburao (turke tambur) havas ses aŭ naŭ ŝtalajn kordojn en tri kordoĥoroj.[2]
La Jajlia Tamburao aŭ Arĉa Tamburao (turke yaylı tambur) estas simila turka arĉinstrumento.[3][4]
La Irana Tamburao aŭ Kurda Tamburao aŭ Temburo (perse تنبور estas Kurda kordinstrumento de Irano.
La Makedonia Tamburao estas kordinstrumento de Makedonio.
Ĝi havas kvar ŝtalajn kordojn en du kordoĥoroj. La tonoj estas D D, A A. [5]
La Bulgaria Tamburao (bulgare Тамбура) estas kordinstrumento de Bulgario.
Ĝi havas ok ŝtalajn kordojn en kvar kordoĥoroj. La tonoj estas D3 D3, G3 G3, B3 B3, E4 E4. [6]
La Grekia Tamburao aŭ Taburaso (greke ταμπουράς) estas kordinstrumento de Grekio, simila al turka baglamo.
La Barata Tamburao aŭ Tanpuro (hindie तानपूरा) havas kvar ŝtalajn kordojn. Ĝin ludas nur viro. [7][8][9][10][11][12][13]
La Tamburicoj estas familio de multaj kordinstromentoj de Hungario, Kroatio, Serbio, Aŭstrio kaj Bosnio-Hercegovino.
La Unua Tamburico (hungare prim aŭ bisernica) estas la plej malgranda. Ĝi havas kvin aŭ ses ŝtalajn kordojn en kvar kordoĥoroj. La tonoj estas E3, A3, D4, G4 G4 aŭ E3, A3, D4 D4, G4 G4 aŭ B3, E4, A4, D4 D4.
La Dua Tamburico (hungare bracs aŭ basszprim) havas kvin ŝtalajn kordojn en kvar kordoĥoroj. La tonoj estas E2, A2, D3, G3 G3 aŭ E2, A2, D3 D3, G3 G3 aŭ B2, E3, A3, D3 D3.
La Tria Tamburico (hungare bugarija aŭ kontra) havas kvin ŝtalajn kordojn en kvar kordoĥoroj. La tonoj estas D3, F#3, A3, D4 D4 aŭ G3, B3, D4, G4 G4.
La Kvara Tamburico (hungare celo aŭ celovic aŭ csello) havas kvar ŝtalajn kordojn en kvar kordoĥoroj. La tonoj estas E2, A2, D3, G3.
La Basa Tamburico (hungare berda) havas kvar ŝtalajn kordojn en kvar kordoĥoroj. La tonoj estas E2, A2, D3, G3. [14][15][16][17][18][19][20][21][22]
La Araba Tamburao aŭ Tanburao (arabe طنبورर) estas mezorienta kaj orientafrika liro. [23][24]
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.