Hungaria urbo From Wikipedia, the free encyclopedia
Tamási [tamAŝi], jen hungare, germane Tammasching, estas urbo kaj banloko kun titolo vinvilaĝo en Hungario, en regiono Suda Transdanubio, en departemento Tolna, en Distrikto Tamási, kies centro estas. En la loknomo Tamás signifas: Tomaso.
Tamási | |||||
---|---|---|---|---|---|
Hungaria urbo (1984–) vd | |||||
Flago | Blazono | ||||
Administrado | |||||
| |||||
Poŝtkodo | 7090 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 7 591 (2023) [+] | ||||
Loĝdenso | 68 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 46° 37′ N, 18° 18′ O (mapo)46.61666666666718.3 [+] | ||||
Areo | 111,96 km² (11 196 ha) [+] | ||||
Horzono | Mezeŭropa tempo [+] | ||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Tamási [+] | |||||
Tamási situas sur ebenaĵo kaj sur mildaj deklivoj, laŭ ĉefvojo Dunaföldvár-Dombóvár, laŭ fervojo Dombóvár-Lepsény. Simontornya troviĝas 26, Tab 29, Dombóvár 37, Siófok kun la Balatono 43, Lepsény 58, Budapeŝto 136 km.
La komunumo estis loĝata jam dum la bronzepoko, baldaŭe romianoj vivis tie. En 1315 jam estis tie fortikaĵo, kiu estis grava dum la turka erao kaj poste dum la liberecbatalo de Francisko Rákóczi la 2-a. La turka dominado daŭris inter 1541-1686. La aŭstroj poste eksplodis la fortikaĵon. Alvenis germanoj, kiuj komencis la vinkulturadon. La gravaj fervojaj linioj ne tuŝis la komunumon, tial ĝi restis malgranda kaj negrava komunumo. Nuntempe oni okupiĝas ankaŭ pri forstrumado. Apude estas lagoj, kie vivas multe da birdoj.
Majsamiklósvár (antaŭ 1903 nomita Majsa) estis vilaĝo en la nordokcidenta parto de la tiutempa departemento Tolna, kiu estiĝis kiel sendependa loĝloko meze de la 19-a jarcento sur la bienoj de la princa branĉo de la familio Esterházy, kaj ĉesis ekzisti en 1940, kiam ĝia teritorio estis dividita inter pluraj najbaraj vilaĝoj kaj la urbo Tamási. Ĝi estis tipa ideala vilaĝo, dum sia ekzistado, vera memregado neniam estis establita, ĉar la vilaĝa organizo ne povis esti apartigita de tiu de la grandbieno.
En Tamási naskiĝis:
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.