komunumo de Saksio en Germanio From Wikipedia, the free encyclopedia
Stollberg [Ŝtolberk] en Saksio (Ercmontaro) estas urbeto de ĉirkaŭ 14.000 loĝantoj, en alto de 444 metroj. Ĝis fino de julio 2008 ĝi estis ĉefurbo de samnoma distrikto Stollberg, ekde aŭgusto 2008 ĝi apartenas al la tiam novkreita distrikto Ercmontaro. Krome Stollberg estas la administra centro de komunumaro, do grupiĝo de pluraj najbaraj komunumoj por komuna plenumo de iuj administraj servoj. La urbo estis unue menciata en dokumento de 1343 kiel civitas (latine: civitanaro, komunumo). Fine de decembro 2022 la komunumo havis 11 139 loĝantojn sur areo de 38,99 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 283 loĝantoj/km². .
Tiu ĉi artikolo temas pri la urbo Stollberg en Saksio. Krome historie ekzistis komunumaro nomata Amt Stollberg en la norda federacia lando Ŝlesvigo-Holstinio, kaj ekzistas du germaniaj komunumoj nomataj Stolberg per nur unu "l". |
Stollberg | |||||
---|---|---|---|---|---|
granda distrikturbo urba komunumo de Germanio vd | |||||
Flago | Blazono | ||||
Administrado | |||||
| |||||
Poŝtkodo | 09366 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 11 033 (2023) [+] | ||||
Loĝdenso | 283 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 50° 42′ N, 12° 47′ O (mapo)50.70833333333312.778333333333 [+] | ||||
Alto | 464 m [+] | ||||
Areo | 38,99 km² (3 899 ha) [+] | ||||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Stollberg (Erzgebirge) [+] | |||||
Ĝia blazono montras dupartan bildon: Supre blankan preĝejon kun ruĝa tegmento sur flava fono, sube bulan palison kun flava krono sur ruĝa fono. En mezepoko ĉe Stollberg kruciĝis du gravaj komercaj vojoj, unu de Altenburg al Prago, dua de Chemnitz al Dresdeno.
Ĝemelaj urboj de Stollberg estas:
Stollberg estas naskiĝloko de Karl Schulze.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.