lingvo konstruita de Robert Ben Madison en 1980 From Wikipedia, the free encyclopedia
La talosa lingvo (talose Talossan [tɐɫɔˈsan] aŭ el glheþ Talossan [ɛɫ ʎeθ tɐɫɔˈsan] aŭ [ɛw ʎeθ tɐɫɔˈsan]) estas konstruita lingvo kreita de Robert Ben Madison en 1980 por la mikronacio, kiun li fondis, la Reĝlando Taloso. (Oni skribas ĝin per la latina alfabeto.)
Talosa lingvo | |
Talossan | |
konstruita lingvo • aposteriora lingvo | |
---|---|
Parolata en | Talossa |
Parolantoj | nekonata valoro |
Skribo | latina alfabeto |
Kreinto | Robert Ben Madison |
Dato | 1980 |
Flago de la talosa lingvo | |
Lingvistika klasifiko | |
Konstruita lingvo | |
Oficiala statuso | |
Oficiala lingvo en | Reĝlando Taloso |
Reguligita de | Komisiono por la uzo de la talosa lingvo |
Lingvaj kodoj | |
Lingvaj kodoj | |
ISO 639-2 | tzl |
ISO 639-3 | tzl |
SIL | TZL |
Glottolog | talo1253 |
Angla nomo | Talossan |
Franca nomo | talossien |
La asocio de organizoj taloslingvaj (talose: L’Apvieniba dals Ciumisas Glheþeascas) prizorgas la retejon talossan.com, kiu priskribas la lingvon por novaj lernantoj, provizas lingvajn informojn, esploradon kaj interretan tradukadon al kaj el la angla.[1]
La talosa estas eble unu el la plej konataj ekzemploj de la ĝenro de mikronaciaj lingvoj de konstruitaj lingvoj. La lingvo estas parolata kaj uzata en la Reĝlando Taloso (talose: El Regipäts Talossán), kiu estas "konstitucia monarkio" kun propra parlamento kaj duĉambra leĝdona povo, kiu estas fondita de Madison la 26-an de decembro 1979.
La talosa ankaŭ estas unu el la plej konataj artaj lingvoj ĉe la Interreto. Ĝi ricevas ĉiaman intereson kaj respekton de enretaj kreantoj kaj ŝatantoj de konstruitaj lingvoj. Ilin aparte interesas ĝian grandan vortaron — kun pli ol 28 000 vortoj en ĝia oficiala vortaro, ĝi estas unu el la plej detalaj fikcilingvoj iam inventita.[2]
La lingvo estas observita de la Comità per l'Útzil del Glheþ (CÚG; la komisiono por la uzo de la talosa lingvo), grupo formita en la Reĝlando Taloso de Madison en la 1980-aj jaroj. Ĉi tiu grupo periode eldonas Arestadas (Dekretoj) kiuj priskribas kaj dokumentas ŝanĝojn en la uzo de la lingvo, kaj Pienamaintschen (Suplementoj), kiuj listigas ŝanĝojn al la vortaro. La CÚG prizorgas plurlingvan retejon, kiu provizas aliron al la plej lastatempaj rekomendoj de la komisiono.[3]
La lingvo kaj ĝia rilata mikronacio estas menciitaj en la libro Conquering Consumerspace: Marketing Strategies for a Branded World de Michael R. Solomon kaj la lingvo estas dokumentita en du memeldonitaj gramatikoj.[4]
La plej signifoplena lastatempa evoluo en la lingvo estis la eldono de la Arestada sür Speliçaziun (Dekreto pri ortografio) je la 12-a de decembro 2007. Ĉi tiu Arestada enkondukis regulon pri akcento kiu permesas la preterlason de multaj malnepraj akcentsignoj, simpligis la vokalaron per agnosko de certaj literoj kiel alofonoj de aliaj vokaloj, kaj reliterumis kelkajn strangajn konsonantajn grafemojn. Ĉi tiu Arestada estas vaste akceptata, kvankam kelkaj talosaj verkistoj elektas reteni antaŭ-Arestada-konvenciojn.
La talosa estas konstruita gaŭlo-latinida lingvo, kiu estas inspirita de la franca kaj okcitana, kaj kiu estas tre naturalisma (kun kelkaj malregulaĵoj). Penante krei ian "nacian mitologion" por lia mikronacio, Madison malkovris en 1985, ke unu el la berberaj subtriboj de Maroko nomiĝas Talesinnt, kaj decidis ke talosanoj estas "neklarigeble kaj nemalimplikeble konektita iel al berberoj." El tio rezultis, ke la talosa lingvo estis inspiritaj de la berberaj lingvoj. Tamen pli lastatempe, vortoj estas derivitaj de la latinidaj radikoj kaj ricevas francan/provencan influon (kelkaj ankaŭ vidas rumanan influon), sed ne ekzistas regularo pri derivado per kiu ĉiuj vortoj povas esti antaŭdiritaj. La vorto "Talossa" mem ne estas latinida, sed origine finna: ĝi venas de la finna vorto por "en la domo" (Taloso komenciĝis en la dormĉambro de Madison).
La elparolo de la talosa estas priskribita en kelkaj fontoj.[5][6] La ĉi-tieaj tabeloj estas bezitaj sur la priskriboj en tiuj fontoj.
Bilabialo | Labial-dentalo | Dentalo | Alveolaro | Postalveolaro | Palatalo | Labial-velaro | Velaro | Glotalo | |
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Plozivo | p b | t d | k g | ||||||
Nazalo | m | n | ɲ | ŋ | |||||
Frikativo | f v | θ ð | s z | ʃ ʒ | x ɣ | h | |||
Afrikato | tʃ dʒ | ||||||||
Alproksimanto | ɾ | j | w | ||||||
Laterala alproksimanto | ɬ l | ʎ |
Antaŭa | Centra | Malantaŭa | ||||||||
Malvasta | i | y | ɨ | u | ||||||
ɪ | ||||||||||
Mezmalvasta | e | ø | o | |||||||
ə | ||||||||||
Mezvasta | ɛ | œ | ɔ | |||||||
æ | ||||||||||
Vasta | a | ɑ |
La talosa lingvo uzas la latinan alfabeton. Jen la literoj de la moderna talosa alfabeto: a, ä, b, c, ç, d, ð, e, f, g, h, i, j, k, l, m, n, o, ö, p, q, r, s, ß, t, u, ü, v, w, x, z, þ
Ĝenerale la talosa estas simpla latinida lingvo, fidela je ĝia mita heredaĵo kiel latina derivaĵo. Tamen ĝi ankaŭ havas kelkajn unikajn trajtojn, ne tipe trovita en latinidaj aŭ aliaj lingvoj. Kelkaj ekzemploj:
Latina | Sic enim Deus dilexit mundum, ut Filium suum unigenitum daret, ut omnis, qui credit in eum, non pereat, sed habeat vitam æternam. |
---|---|
Talosa (moderna ortografio) | Cair Díeu sa ameva el mundeu, qe O zoneva sieu Figlheu viensplet, qe qissensevol créa in Lo non pieriçarha, mas tischa la vida eternal. |
Talosa (klasika ortografio) | Cair Dïeu så ameva el mundeu, që O zoneva sieu Figlheu viensplet, që qissensevol créa în Lo non pieriçarha, más tischa la vidâ eternál. |
Franca | Car Dieu a tellement aimé le monde, qu'il a donné son Fils unique, afin que quiconque croit en lui ne périsse point, mais qu'il ait la vie eternelle. |
Okcitana | Car Déu a tant amá lo monde qu'i a doná son Filh solet, per que tot ome que crèi en elh non perigue, mai ague la vida eternala. |
Kataluna | Car talment ha estimat Déu el món, que donà son Fill unigènit, a fi que tot el qui creu en ell no es perdi, ans tingui vida eterna. |
Hispana | Porque de tal manera amó Dios al mundo, que dio a su Hijo unigénito, para que todo aquel que cree en él no perezca, mas tenga vida eterna. |
Portugala | Porque assim amou Deus ao mundo, que lhe deu seu Filho unigénito, para que todo o que crê nêle não pereça, mas tenha a vida eterna. |
Itala | Infatti Dio ha talmente amato il mondo da dare il suo Figliuolo unigenito, affinchè chiunque crede in Lui non perisca, ma abbia la vita eterna. |
Rumana | Fiindcă atât de mult a iubit Dumnezeu lumea, că a dat pe singurul Lui Fiu, pentru că oricine crede în El, să nu piară, ci să aibă viaţǎ eternǎ. |
Raetia-latinida | Perche cha Deis ha tant amâ il muond, ch'el ha dat seis unigenit figl, acio cha scodün chi craja in el non giaja a perder, ma haja la vita eterna. |
Esperanto | Ĉar Dio tiel amis la mondon, ke Li donis Sian solenaskitan Filon, por ke ĉiu, kiu fidas al li, ne pereu, sed havu eternan vivon. |
Interlingvao | Proque tanto Deo amava le mundo que ille dava su Filio unigenite a que quicunque crede in ille non va perir ma va haber vita eterne. |
La plena vortaro de la talosa lingvo enhavas pli ol 28 000 vortoj. La talosa bezonas nur unu vorton (fieschada) por diri "amon je la unua vido".[2]
La jenoj estas kelkaj kritikoj de la talosa:
La plej vasta studo de la talosa estas farita en la anglalingva eldono de la libro A Complete Guide to the Talossan Language (Ün Guizua Compläts àl Glheþ Talossan), eldonita unue en 2008 kaj kiel reviziita dua eldono en 2011.[4] Pli frua gramatiko (La Scúrzniâ Gramáticâ del Glhetg Talossán), reviziita laste en 1996, estis eksterretigita de ĝia aŭtoro.
Vastaj lernmaterialoj estas ankaŭ disponeblaj enreta.[7]
La jeno estas la komenco de la odo Ode to the West Wind de Percy Bysshe Shelley tradukita al el glheþ Talossan:
Post-Arestada:
Antaŭ-Arestada:
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.