![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/d/db/Itinera_mapo_de_romia_epoko_-_La_Mapo_de_Peutinger_-_scivolemo_-_zdf.webm/640px--Itinera_mapo_de_romia_epoko_-_La_Mapo_de_Peutinger_-_scivolemo_-_zdf.webm.jpg&w=640&q=50)
Tabulo de Peutinger
From Wikipedia, the free encyclopedia
Tabulo de Peutinger aŭ Mapo de Peutinger (latine Tabula Peutingeriana aŭ Peutingeriana Tabula Itineraria) estas pergamena kopio de antikva romia mapo, kiun kreis monaĥo el Colmar (Alzaco) en la 13-a jarcento. Oni prezentis en ĝi romiajn vojojn kaj ĉefajn urbojn de la Imperio. Oni nomis la mapon laŭ nomo de unu el posedantoj – Konrad Peutinger, germana humanisto kaj amatoro de antikvaĵoj, kiu vivis en la 15-16 jarcentoj.
![Thumb image](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/a/a4/Tabula_Peutingeriana_Segment_VII_%2812th_century%29.jpg/640px-Tabula_Peutingeriana_Segment_VII_%2812th_century%29.jpg)
En 2007 la Tabulo de Peutinger eniris la liston «Memoro de la Mondo» de Unesko.