germana historiisto From Wikipedia, the free encyclopedia
Konrad PEUTINGER (naskiĝis la 14-an de oktobro 1465 en Aŭgsburgo; mortis la 28-an de decembro 1547 samloke) estis germana juristo, humanisto, diplomato, ekonomikisto, politikisto kaj libro-antikvaĵisto. Li edukiĝis en Bolonjo kaj Padovo, sed famiĝis kiel libro-kolektisto kaj kreis, kune kun Marcus Welser (1558-1614) kaj ties edzino Margareta Welser, unu el la plej grandaj privataj bibliotekoj ĉe la nordo de la Alpoj. Kiel urboficisto en Aŭgsburgo, li estis unu el la plej gravaj politikuloj de la Imperia Urbo dum la Protestanta Reformado. Krom tio, li estis konsilanto de la imperiestro Maksimiliano la 1-a kaj de la respektiva posteulo Karlo la 5-a.
Konrad Peutinger | ||
---|---|---|
Germana juristo, humanisto, diplomato, ekonomikisto, politikisto kaj libro-antikvaĵisto | ||
Persona informo | ||
Konrad Peutinger | ||
Naskiĝo | 23-an de oktobro 1465 en Aŭgsburgo, Sankta Romia Imperio | |
Morto | 7-an de januaro 1548 (82-jaraĝa) en Aŭgsburgo, Sankta Romia Imperio | |
Lingvoj | latina vd | |
Ŝtataneco | Sankta Romia Imperio vd | |
Alma mater | Universitato de Padovo Universitato de Bolonjo vd | |
Subskribo | ||
Familio | ||
Edz(in)o | Margarete Peutinger (en) vd | |
Profesio | ||
Okupo | antikvaĵisto arkeologo diplomato historiisto vd | |
Aktiva en | Aŭgsburgo vd | |
Aktiva dum | 1485–1547 vd | |
Verkado | ||
Verkoj | [Roman inscriptions] vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Peutinger studis Juron en Padovo. En 1497, li fariĝis urba sekretario en Aŭgsburgo, kiun li reprezentis en diversaj dietoj, ĉefe en tiu de Worms, en 1521. Li estis relative familia kun la imperiestro Maksimiliano la 1-a.
Peutinger estis unu el la unuaj publikigi la "Romiajn Enskribaĵojn" (Inscriptiones Romanæ, 1520). Ĉi-tiu verko estis citata kiel la plej grava el liaj eldonaĵoj pri klasikaj antikvaĵoj.
La nomo de Peutinger ankaŭ estas ligita al la fama Tabelo de Peutinger, t.e., mapo prezentanta la militismajn vojojn de la konata mondo inter la antikvaj romioj, kies eltrovo estis farita de Conrad Celtis, kiu transdonis al la humanisto por publikigado. Do, la mapo estis publikigita en 1591 far la eldona oficejo de Johannes Moretus (1543-1610), kies sidejo estis en Antverpeno. Tamen, tiu mapo estis tute publikita nur em 1753, fare de Franz Christoph von Scheyb (1704-1777).
Peutinger estis ankaŭ la unua publikigi "La deveno-n kaj la Faritaĵoj-n de la Gotoj" kaj la Historia Langobardorum ("Historio pri la langobardoj") verkita de Paŭlo Diakono.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.