Memoro de la Mondo
From Wikipedia, the free encyclopedia
La programo Memoro de la Mondo (aŭ Monda Memoro) de Unesko (angle Memory of the World Programme) ekis en 1992 kaj celis identigon, diskonigon, atentotiron pri raraj kolektaĵoj, raraj, unuopaj skribitaj aŭ aŭdvidaj dokumentoj, simile al la Monda Kulturheredaĵo de Unesko. Sur la listo aperas tiuj heredaĵoj, kiujn elektis laŭ kriterioj la Internacia Konsila Komitato (International Advisory Committee).
La konsila komitato kunsidas ĉiun duan jaron: en 1997 en Taŝkento, en 1999 en Vieno, en 2001 en Cheongju, en 2003 en Gdansk, en 2005 en Lijiang, en 2007 en Sud-Afriko, en Pretoria, en 2009 en Bridgetown, Barbados, en 2011, en 2013 en Gwangju, Suda Koreio, en 2015 en Abudabio, UAE, kaj en 2017 en Parizo, Francio.
Unesko disdonas ekde 2005 la Jikji-premion, por antaŭenigi la celojn de la programo.