TED (prelegoj)
prelegaro / From Wikipedia, the free encyclopedia
TED (el la angla Technology, Entertainment, Design = Teknologio, Amuzo, Fasonado) estas serio de senpagaj retaj prelegoj, kies frapfrazo estas "disvastigindaj ideoj". Ĉiu prelego daŭras 18 minutojn aŭ iom malpli. Estas 2600 diversaj prelegoj en almenaŭ 100 lingvoj, ideala platformo por poliglotoj[1]. La prelegoj kovras ampleksan temaron, nome sciencon, arton kaj fasonadon, politikon, edukadon, kulturon, tutmondajn demandojn, teknologion, disvolviĝon kaj amuzon. Inter la prelegantoj jam troviĝis la usona eksprezidento Bill Clinton, Nobel-premiitojn James D. Watson, Murray Gell-Mann kaj Al Gore, Bill Gates, la fondinton de Microsoft, Sergey Brin kaj Larry Page, la fondintojn de Google.
Pli ol 1000 TED-prelegoj estas disponeblaj por senpaga spektado en la reto (stato de aŭgusto 2011). Ĝis aprilo 2009, la prelegoj estis spektitaj pli ol 100 milionojn da fojoj, fare de 15 milionoj da homoj.[2]