From Wikipedia, the free encyclopedia
Szczecin Główny estas ĉefa fervojstacio en la pola urbo Szczecin, kiu estas lokita inter la stratoj de Kristoforo Kolumbo kaj Owocowa (urba setlejo Nowe Miasto en kvartalo Śródmieście. Ĝi estas unu el la plej malnovaj fervojstacioj sur teritorio de nuntempa Pollando. Laŭ la PKP-klasifiko, ĉi tiu stacio havas la plej altan kategorion Premium.
Szczecin Główny | |||
---|---|---|---|
Fervoja stacio Szczecin Główny | |||
ĉefstacio • fervoja stacidomo | |||
Situo | |||
Lando | Pollando | ||
Loko | Śródmieście, Nowe Miasto, Szczecin | ||
Geografia situo | 53° 25′ 7″ N, 14° 32′ 59″ O (mapo)53.41861111111114.549722222222 | ||
| |||
Ecoj | |||
Vendo de vojaĝbiletoj | jes | ||
Trakoj | 8 | ||
Kajoj | 4 | ||
Historio | |||
Malfermo | 1843 | ||
Aktuala stato | uzata | ||
Administrado kaj utiligado | |||
Trafikanto | PKP PLK | ||
Kodo EPA | 5100119 | ||
Ligita transporto | aŭtobuso, tramo | ||
La stacio estis malfermita en la jaro 1843 kun la konstruo de la fervojlinio Berlin – Szczecin. En la jaro 1846 estis konstruita la fervojlinio el Stargard (ĝis 1848 etendita ĝis Poznano). Ĝis la jaro 1857 per Szczecin kondukis fervojlinio el Berlino ĝis Kaliningrado inter Krzyż Wielkopolski, Piła, Bydgoszcz kaj Tczew. En la jaroj 1975–1980 granda parto de fervojaj trakoj en Szczecin estis elektrizitaj.[1]
La konstruaĵo de la stacidomo estis inaŭgurita la 15-an de aŭgusto 1843 sub la nomo Berlina Stacidomo de Szczecin (germane: Stettin Berliner Bahnhof). Ĝi estis la unua fervoja stacidomo en la urbo.
Nomo | Jaroj |
---|---|
Stettin Berliner Bahnhof | 1843–1850 |
Stettin Hauptbahnhof | 1850–1945 |
Szczecin Główny Osobowy | 1945–1947 |
Szczecin Główny | ekde 1947 |
Haltejo Dworzec Główny (strato de Kolumbo):
Haltejo Owocowa Dworzec (Owocowa strato):
Linio 273 Wrocław Główny – Szczecin Główny (355,903 km) | ||
Szczecin Port Centralny distanco: 1,368 km |
||
Linio 351 Poznań Główny – Szczecin Główny (213,499 km) | ||
Szczecin Zdroje distanco: 12,334 km |
||
Linio 406 Szczecin Główny – Trzebież Szczeciński | ||
distanco: 2,000 km | ||
Linio 408 Szczecin Główny – Grambow (0,063 km) | ||
distanco: 4,779 km |
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.