Svisa aŭtovojo A13
From Wikipedia, the free encyclopedia
La svisa aŭtovojo A13, kiu kongruas kun la svisa nacia vojo N13, estas svisa aŭtovojo de Sankt-Margreto en Kantono Sankt-Galo tra Koiro en Kantono Grizono al Belinzono en Kantono Tiĉino. Ĝi estas post la svisa aŭtovojo A2 la dua plej grava transalpa vojo de nordo al sudo tra Svislando. Ĝia kerna parto estas la grava San-Bernardino-Tunelo, kiu kun longeco de 6600 metroj post la Gotardo-Aŭtovojotunelo estas la dua plej longa aŭtomobilotunelo de Svislando. La svisa aŭtovojo A13 estas parto de la eŭropa vojo 43. De Sankt-Margreto ĝis Reichenau la vojo estas kvarŝpura aŭtovojo, inter Reichenau kaj Belinzono ĝi estas duŝpura rapidvojo. Ĝia kompleta longeco estas 195 km.