komunumo de Svislando From Wikipedia, the free encyclopedia
Tamins | |
---|---|
komunumo en Svislando | |
Kantono | Grizono |
Distrikto | Imboden |
Komunumaro | Trins |
Koordinatoj | 46° 49′ 48″ N 9° 24′ 18″ O (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 1163 |
Areo | 40,74 km² |
Alteco | 622 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 7015 |
Komunumkodo | 3733 |
Tamins (en la romanĉa lingvo Tumein) estas komunumo de la komunumaro Trins kaj la distrikto Imboden en Kantono Grizono, Svislando. Ĝi havis 1163 loĝantojn je la 31-a de decembro 2009.
Tamins etendiĝas de la bordo de la rivero Rejno en sudo al la Glarusaj Alpoj en nordo. Sude de la komunuma frakcio Reichenau kuniĝas la Malantaŭa Rejno kaj Antaŭa Rejno al Rejno. La komunumo konsistas el la vilaĝoj Tamins, Reichenau kaj Kunkels norde de la Kunkelspasejo. La rivereto Görbsbach norde de Kunkelspasejo alfluas al la rivero Tamina.
La komunumo Tamins limas en nordo al Pfäfers (SG), en oriento al Felsberg, en sudoriento al Domat/Ems, en sudokcidento al Bonaduz, kaj en okcidento al Trin.
Tamins apartenas al la Svisa Tektonika Areno Sardona, regiono kiu estis la 7-an de julio 2008 akceptita kiel Monda Naturheredaĵo de UNESKO.
Tra Tamins pasas la kantona ĉefvojo n-ro 19 al Oberalppasejo, kiu komenciĝas apud Tamins aliflanke de Rejno. Aliflanke de la rivero pasas sur teritorio de la komunumoj Domat/Ems kaj Bonaduz la kantona ĉefvojo n-ro 13 kaj la svisa aŭtovojo A13 kaj la fervojlinio de Retia Fervojo, kies stacidomo Reichenau-Tamins fakte ankaŭ situas sur teritorio de Domat/Ems. Tra la vilaĝo Tamins mem pasas la poŝtaŭtolinio de Koiro al Flims kaj Laax.
La unua dokumenta mencio de Tamins datiĝas el la jaro 1224 kiel Tuminne.
Dum mezepoko Tamins formis kun Trin kaj Reichenau la Senjorujon Trins, kiu nomiĝis ek de 1616 Senjorujo Reichenau kaj ekzistis ĝis 1803. En la jaro 1799 Tamins kun escepto de la preĝejo estis komplete bruligita de francaj trupoj. En la jaro 1905 denove inscendio detruis grandan parton de la vilaĝo.[1]
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.