Sur (revuo)
From Wikipedia, the free encyclopedia
Sur (Sudo) estas la nomo de argentina literatura revuo, kiu aperis en 1931, kaj ankaŭ de samnoma eldonejo kiu aperis post du jaroj. Ambaŭ estis fonditaj de la verkistino Victoria Ocampo. Sur iĝis simbola revuo de Argentino.
Sur | ||
---|---|---|
literatura revuo | ||
Komenco | 1931 vd | |
Fino | 1992 vd | |
Lando(j) | Argentino vd | |
Fondinto(j) | Victoria Ocampo vd | |
La unua numero aperis en somero de 1931. Ĝi estis respondecita de eksterlanda konsilantaro integrita de gravuloj de la universala literaturo: Ernest Ansermet, Drieu La Rochelle, Leo Ferrero, Waldo Frank, Pedro Henríquez Ureña, Alfonso Reyes, Jules Supervielle kaj José Ortega y Gasset; la redakta konsilantaro estis formita de Jorge Luis Borges, Eduardo J. Bullrich, Oliverio Girondo, Alfredo González Garaño, Eduardo Mallea, Maria Rosa Oliver kaj Guillermo de Torre.
El la komenco la revuo havis inter siaj kunlaborantoj figurojn unuarangajn kaj argentinaj kaj eksterlandajn. Inter ili elstaris: Jorge Luis Borges, Adolfo Bioy Casares, José Bianco, Waldo Frank, Walter Gropius, Alfonso Reyes Ochoa, José Ortega y Gasset, Pedro Henríquez Ureña, Octavio Paz, Jules Supervielle, Ramón Gómez de la Serna, Eduardo Mallea, Ernesto Sabato, Federico García Lorca, Gabriel García Márquez, Gabriela Mistral, Silvina Ocampo, Pablo Neruda, inter multaj aliaj.
La eldonejo Sur eldonis librojn de Federico García Lorca, Eduardo Mallea, Juan Carlos Onetti, Alfonso Reyes Ochoa, Horacio Quiroga, Adolfo Bioy Casares, Aldous Huxley, Carl Gustav Jung, Virginia Woolf, Vladimir Nabokov, Jean-Paul Sartre, Jack Kerouac kaj Albert Camus.