angla verkistino From Wikipedia, the free encyclopedia
Virginia WOOLF [verĝinja ŭulf] (naskiĝis la 25-an de januaro 1882, mortis la 28-an de marto 1941) estis angla modernista verkistino kaj feministino.
Ŝi naskiĝis en Londono. Ŝia origina nomo estis Adeline Virginia Stephen; la nomon Woolf ŝi uzis ekde sia edziniĝo al Leonard Woolf en la jaro 1912.
Virginia ne vizitis lernejon, sed estis instruata en sia intelektula hejmo. Post la morto de sia patrino (en la jaro 1895) ŝi suferis unuan nervokolapson, duan fojon ŝi malsaniĝis en 1904, post la morto de sia patro. Ekde 1905 ŝi verkis artikolojn kaj recenzojn por diversaj ĵurnaloj; sian unuan romanon ŝi publikigis en 1915. Ŝi estis grava reprezentantino de la Grupo Bloomsbury, t.e. renoma rondo de verkistoj, artistoj kaj sciencistoj.
Daŭre atakata de nervomalsanoj Virginia Woolf finis sian vivon per suicido.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.