Sun Microsystems
Usona eksfirmao / From Wikipedia, the free encyclopedia
Sun Microsystems estis usona kompanio, produktinto de programaro kaj aparataro. Estis fondita en 1982, dum la periodo inter aprilo de 2009 kaj januaro de 2010 estis forglutita fare de la korporacio Oracle. Sidejo de kompanio situis en Santa Clara (en Silicon Valley).
Sun Microsystems | ||
---|---|---|
Sun Microsystems | ||
firmao pri komputila programaro • publika kompanio vd | ||
Dum | 24-a de februaro 1982 - 27-a de januaro 2010 | |
Antaŭulo | MySQL AB | |
Sekvanto | Oracle America | |
Jura formo | corporation | |
Fondintoj | Vinod Khosla • Andreas Bechtolsheim • Bill Joy • Scott McNealy vd | |
Sidejo | Santa Clara | |
Lando | Usono | |
Estr(ar)o | Jonathan I. Schwartz | |
Dungitoj | 34 600 (2007) | |
Agokampo | komputila teĥniko (ISIC 2620; serviloj, laborstacioj, datumdeponiloj) | |
servilo • laborstacio • aparataro • programaro | ||
filiaj kompanioj | StorageTek vd | |
Posedataj kompanioj | JavaScript • Java • Solaris • SunOS vd | |
TTT | Oficiala retejo | |
La vorto SUN estas akronimo de la nomo de Stanford University Network, komputila reto de la Universitato Stanford, sed uzata estis literumo Sun (angle sun — suno). La markemblemo de Sun estas ambigramo, sur kiu la vorto Sun legeblas en kvar diversaj direktoj; ĝin kreis profesoro de la Universitato Stanford, Vaughan Pratt. Reklama slogano de la kompanio estas «La reto estas la komputilo» (angle The Network is the Computer).
La kompanio estis unu el la plej grandampleksaj produktantoj de serviloj kaj laborstacioj bazitaj sur memprojektitaj RISC-procesiloj SPARC, serviloj de la standarta x86-arĥitekturo bazitaj sur la mikroprocesiloj Opteron (AMD) kaj Xeon (Intel); estas fama kiel ellaborinto de la teĥnologioj NFS kaj Java, kaj ankaŭ estis subtenanto de malfermkoda programaro, en tiu nombro OpenSolaris, OpenOffice.org kaj MySQL. Produktataj de la kompanio estis ankaŭ datumdeponaj sistemoj kaj programaro (operaciumo Solaris kaj ellaboriloj). Produktejoj de la kompanio situis en Hillsboro kaj Linlithgow.