Sumak kawsay
From Wikipedia, the free encyclopedia
Sumak kawsay estas centra principo en la mondkoncepto de la indiĝenaj popoloj de la anda regionno celente interhoman harmonion tio estas paco, neperforto, helpado de aliaj, reciprokeco kaj respekto por la vivmedio. Simple, Sumak kawsay (neologismo en la keĉua lingvo kiu signifus 'abunda vivo'[1] aŭ 'bona vivo"[2]) celas materian, socian kaj spiritan kontentigon por ĉiuj membroj de la komunumo, "vivon en abundo"[3], sed ne koste de aliaj membroj kaj ne koste de la naturaj fundamentoj de la vivo[4], kaj povas esti komprenata kiel "vivado kune en diverseco kaj harmonio kun la naturo", kiel deklarite en la preambulo al la ekvadora konstitucio.
Ekde la 1990-aj jaroj, sumac-kawsay kreskis en politika projekto kiu celas atingi kolektivan bonfarton, socian respondecon pri kiel homoj rilatas al la naturo, kaj haltigi senfinan kapitalamasiĝon. Ĉi tiu fina aspekto igas la projekton alternativo al tradicia disvolviĝo. Buen vivir proponas la kolektivan realigon de harmonia kaj ekvilibra vivo bazita sur etikaj valoroj, anstataŭe evolumodelo kiu rigardas homojn kiel ekonomian rimedon[5].
La Konstitucio de Ekvadoro de 2008 enkorpigis la koncepton de la rajtoj de la naturo, same kiel la Konstitucio de Bolivio de 2009.S
Sumak kawsay pripensas harmonian rilaton kun socio, kiu estas komprenata kiel larĝa, tutmondigita sfero, kaj la kampo de la domina kulturo kaj sistemo. Per tio, la koncepto celas rekrei kaj apliki interkulturecon kaj plurnaciecon, fundamentajn preskribojn al tiu proponita vivmaniero[6].