Indiĝenaj popoloj
From Wikipedia, the free encyclopedia
Indiĝenaj popoloj aŭ aŭtoktonaj popoloj estas la posteuloj de tiuj, kiuj loĝis en lando aŭ geografia regiono tiutempe, kiam grupoj da homoj de malsamaj kulturoj aŭ devenoj [alvenis] kaj tiam fariĝis superregantaj pro kialoj de konkero, okupado, koloniigo aŭ aliaj rimedoj.
Sub Indiĝena loĝantaro en ĝenerala senco oni komprenas 'la homoj kiuj apartenas al lando, ĉar ili naskiĝis en ĝi aŭ la ne-enmigrinta loĝantaro de la lando. En Kanado ekzemple oni parolas pri "First People" aŭ la "Unuaj Homoj".
La aŭtoktonaj popoloj reprezentas proksimume 370 milionojn da personoj en la mondo, vivante en pli ol 70 landoj. Aliaj terminoj foje estis uzitaj por indiki ilin, kiel ekzemple «unua popolo», «radika popolo», «unua nacio», «denaska popolo» kaj eĉ malestima termino kiel «primitiva popolo»[1].
Unuiĝintaj Nacioj observas la 9-an de aŭgusto ĉiujare kiel la Internacian tagon de indiĝenaj popoloj.