From Wikipedia, the free encyclopedia
La sudokcident-ghataj montaraj pluvarbaroj estas tersupraĵa ekoregiono el la hinda ekoprovinco de la orientalisa ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF). Biome ĝi apartenas al tropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj kaj al montaraj herbejoj kaj arbustaroj de suda Barato. Ĝi kovras la sudan parton de Okcidentaj Ghatoj en Karnatako, Keralao kaj Tamilnado, je altitudoj super 1000 metroj. La ekoregiono estas parto de la tutmondaj 200-regiono sudokcident-ghataj humidaj arbaroj kaj de la biodiverseco-riĉaĵejo Okcidentaj Ghatoj kaj Sri-Lanko. La montaraj pluvarbaroj estas pli malvarmetaj ol la malalt-altitudaj sudokcident-ghataj humidaj deciduaj arbaroj, kiuj ilin ĉirkaŭas.
Sudokcident-ghataj montaraj pluvarbaroj | ||||
---|---|---|---|---|
ekoregiono | ||||
arbaro, ekoregiono laŭ Monda Natur-Fonduso [+] | ||||
Koordinatoj | 10° 10′ 0″ N, 77° 4′ 0″ O (mapo)10.16666666666777.066666666667 [+] | |||
Akvokolektejo | 22 600 km² (2 260 000 ha) [+] | |||
Areo | 22 600 km² (2 260 000 ha) [+] | |||
|
||||
Sudokcident-ghataj montaraj pluvarbaroj | ||||
La ekoregiono estas la plej specio-riĉa en duoninsula Barato, kaj hejmigas multajn endemiajn speciojn. Ĝi kovras areon de 22 600 kvadrataj kilometroj. Estas taksita ke du trionoj de la originaj arbaroj estis senarbigataj, kaj nur 3 200 kvadradaj kilometroj, aŭ 15% de la sendifekta areo, estas protektata.
La suda parto de Okcidentaj Ghatoj ampleksas la plej altajn pintojn en la montaro, speciale Anamudi-Monto en Keralao, je altitudo de 2 695 metroj. La Ghatoj kaptas la humideco-ŝarĝitajn musonajn ventojn el la Araba Maro, kaj la averaĝa jara precipitaĵo superas 2 800 mm. La nordorienta musono ekde oktobro ĝis novembro kompletigas la sudokcidentan musonon de junio ĝis septembro. La sudaj Okcidentaj Ghatoj estas la plej humida parto de duoninsula Barato, kaj estas ĉirkaŭataj de pli sekaj ekoregionoj al oriento kaj al nordo.
La malvarmeta kaj humida klimato, alta precipitaĵo, kaj variado de mikroklimatoj kaŭze de diferencoj je altitudo kaj elmetado subtenas abundajn kaj diversajn arbarojn; 35% de la plantospecioj estas endemiaj en la ekoregiono. Humidaj montaraj arbaroj estas la ĉefa biotopa tipo. La montaraj ĉiamverdaj arbaroj subtenas grandan diversecon de specioj. Ĝenerale la arboj konstituas kanopeon je 15 ĝis 20 m, kaj la arbaroj estas mult-etaĝaj kaj riĉaj je epifitoj, speciale orkidoj. Karakterizaj kanopeaj arboj estas Cullenia exarillata, Mesua ferrea, Palaquium ellipticum, Gluta travancorica, kaj Nageia wallichiana. Nageia estas podokarpa konifero kun originoj en la praa superkontinento Gondvano, de kiu Hindujo estis antaŭe parto, kaj iom da aliaj plantoj en la ekoregiono havas gondvanajn originojn. Aliaj ĉiamverdaj arbospecioj de montarbaro inkluzivas Calophyllum austroindicum, Garcinia rubro-echinata, Garcinia travancorica, Diospyros barberi, Memecylon subramanii, Memecylon gracile, Goniothalamus rhyncantherus, kaj Vernonia travancorica.
La alia ĉefa biotopa tipo en la ekoregiono estas la ŝola-herbeja masivo, kiu troviĝas je altitudoj de 1 900 ĝis 2 220 m. Ŝola estas kripla arbaro, kun supra etaĝo de arbetoj, ĝenerale Pygeum gardneri, Schefflera racemosa, Linociera ramiflora, Syzygium spp., Rhododendron nilgiricum, Mahonia nepalensis, Elaeocarpus recurvatus, Ilex denticulata, Michelia nilagirica, Actinodaphne bourdellonii, kaj Litsea wightiana. Sub la supra etaĝo estas malalta subarbaraĵo kaj densa arbustara stratumo. Tiuj ŝola-arbaroj estas alternataj de montaraj herbejoj, karakterizitaj de frosto- kaj fajrorezistaj poacoj, specioj kiel Chrysopogon zeylanicus, Cymbopogon flexuosus, Arundinella ciliata, Arundinella mesophylla, Arundinella tuberculata, Themeda tremula, kaj Sehima nervosum.
La ekoregiono enhavas ankaŭ riĉan faŭnon, kiu estas ankaŭ riĉa je endemioj: el specioj de mamuloj, 10 estas endemiaj, kun 42 % el fiŝoj, 48 % el reptilioj kaj 75 % el amfibioj. El 309 specioj de birdoj, 13 estas endemiaj.
La ekoregiono subtenas la plej grandan baratan populacion de Azia elefanto, same kiel populaciojn de minacata tigro (Panthera tigris), leopardo (Panthera pardus), hinda urso (Melursus ursinus), gaŭro (Bos gaurus), kaj montara kuono (Cuon alpinus). La malofta kaj endemia nilgiritrago (Hemitragus hylocrius) estas limigita al 400 km larĝa strio de ŝola-herbeja mozaiko, ekde Nilgiri-Montetoj en la nordo de Aŝambu-Montetoj en la sudo. La leonovosta makako (Macaca silenus) kaj nilgiria makako (Semnopithecus johnii) estas endanĝerigataj primataj specioj.
90 el la 484 barataj reptiliaj specioj estas endemiaj en la ekoregiono, kun ok endemiaj genroj (Brachyophidium, Dravidogecko, Melanophidium, Plectrurus, Ristella, Salea, Teretrurus, kaj Xylophis). Preskaŭ 50% el la 206 barataj amfibiaj specioj estas endemiaj al ekoregiono, kun ses endemiaj genroj (Indotyphlus, Melanobatrachus, Nannobatrachus, Nyctibatrachus, Ranixalus, kaj Uraeotyphlus).
Ĝis 1997, 13 protektataj areoj estis signataj, kovrante areon de pli ol 3200 km².
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.