![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/a/a9/IBRA_6.1_Jarrah_Forest.png/640px-IBRA_6.1_Jarrah_Forest.png&w=640&q=50)
Sudokcident-aŭstraliaj duonarbaroj
Tersuprajxa ekoregiono en Auxstralio / From Wikipedia, the free encyclopedia
La sudokcident-aŭstraliaj duonarbaroj estas tersupraĵa ekoregiono el la aŭstralazia ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF). Biome la ekoregiono apartenas al la mediteraneaj arbaroj, duonarbaroj kaj arbustaroj de Okcidenta Aŭstralio. Ĝi situas en la "sudokcident-aŭstralia biodiverseco-riĉaĵejo" difinita de la organizaĵo Naturprotekto Internacie, kaj en la tutmondaj 200-regiono "sudokcident-aŭstraliaj arbaroj kaj arbustaroj".
![Thumb image](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/a/a9/IBRA_6.1_Jarrah_Forest.png/640px-IBRA_6.1_Jarrah_Forest.png)
![Thumb image](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/b/ba/Nahkealehtinen_kasvillisuus.png/640px-Nahkealehtinen_kasvillisuus.png)
La ekoregiono kongruas kun la t.n. Jarrah Forest aŭ Ĵarah-Arbaro, biogeografia regiono laŭ la sistemo de la Provizora Biogeografia Regiono-klasifiko por Aŭstralio [1][2]. La IBRA-regiono estas subdividata en du subregionojn por praktikaj kialoj de mastrumo kaj esploro : la Norda Ĵarah-Arbaro (JAF01) kaj la Suda Ĵarah-Arbaro (JAF02).