Tutmondaj 200
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Tutmondaj 200, (angle : Global 200 [gloŭbl tuhandrd]) estas listo de nuntempe 238 regionoj (kunigitaj ekoregionoj) difinitaj fare de la Monda Natur-Fonduso (WWF) kiel karakterizaj por la plej gravaj tipoj de tersupraĵaj, maraj, kaj dolĉakvaj biomoj.
La elekto de tiuj ĉi ekoregionoj sin apogas sur diversaj kriterioj kiaj: la riĉeco je specioj; la endemia karaktero de tiuj ĉi specioj; la unika karaktero de la taksonoj plej evoluintaj; la ekzisto de aparta situacio; la malofteco de la tipo de vivejo asociata.
La Monda Natur-Fonduso atribuas konservadan staton al ĉiu tutmondaj 200-regiono el la listo : endanĝerigata; vundebla; relative starema aŭ sendifekta. Pli ol duono de tiuj ĉi ekoregionoj estas taksitaj kiel endanĝerigataj.