![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/2/22/Postcard_of_Sudeten_German_insurgents_in_Sch%25C3%25B6nlinde.png/640px-Postcard_of_Sudeten_German_insurgents_in_Sch%25C3%25B6nlinde.png&w=640&q=50)
Sudetgermana ribelo
From Wikipedia, the free encyclopedia
Sudetgermana ribelo[n. 3] estis ribelo de sudetgermanoj en septembro de 1938,[16] parte homamasa, parte organizita fare de faŝisma Sudetgermana partio de Henlein (SdP),[17][18] kaj al ili liganta perforto de germanoj kontraŭ ĉeĥoj en oktobro de 1938. La evento estas ankaŭ markata kiel henleinana puĉo (resp. provo pri ŝtatrenverso).[19][20]
Sudetgermana ribelo | |||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Konflikto: preludo de la dua mondmilito – bataloj en ĉeĥoslovaka limregiono (1938–1939) | |||||||||
![]() | |||||||||
ribelo | |||||||||
| |||||||||
Flankoj | |||||||||
![]() ![]() ![]() ![]() |
![]() | ||||||||
Komandantoj | |||||||||
![]() ![]() ![]() ![]() ![]() |
![]() ![]() ![]() | ||||||||
Forto | |||||||||
Freikorps:[3] 10 – 15 000 (18-a de septembro) 26 000 (22-a de septembro) 34 – 41 000 (1-a de oktobro) |
GDŜ:[4] 30 000 (22-a de septembro) | ||||||||
Perdoj | |||||||||
Freikorps: al la 1. 10. laŭ Köchling[5] 52 mortintoj, 65 vunditoj, 19 serĉatoj. Sume: |
Armitaj konsisteroj: 95 mortintoj, el tio: en septembro 69, en oktobro 26; centoj da vunditoj.[7] Civiluloj: Sume: | ||||||||
Ordono al komenco de demonstracioj kaj provokoj estis sendita la 10-an de septembro 1938 el Nurenbergo al ĉiuj distriktaj organizaĵoj de SdP. La sekvantan tagon en multaj lokoj (ekzemple en Cheb, Liberec aŭ Teplice) kunpuŝiĝis henleinanoj kun policistoj kaj ĝendarmoj.[21] Vespere la 12-an de septembro, kiam estis fininta disaŭdiga parolado de Hitler, en kiu "Gvidanto" kulpigis Ĉeĥoslovakion pro torturado kaj subpremigado de germana minoritato, okazis ekflamigo de la perforto rilate al ĉeĥoj, judoj kaj germanaj antifaŝistoj en la tuta limregiono.[22] La preparata armita ribelo komenciĝis matene la 13-an de septembro.[23] Unuafoje estis apud vunditoj anoncataj eĉ viktimoj je vivoj, da kiuj estis ĝis vespero la 15-an de septembro sume 37.[24] Parta subpremo de la ribelo okazis la 14-a de septembro sekve de enkonduko de militleĝo, aktivigo de armeo kaj plifortigo de GDŜ.[11][25] Sed la maltrankviloj en la limregiono senĉese daŭrigis.[26]
La dua fazo de la ribelo komenciĝis la 17-an de septembro,[27] kiam al la nesukcesita puĉo ligis aktivecoj de la tn. Sudetgermana Freikorps,[28] duonmilitaj organizaĵoj de sudetgermanoj, kies celo estis ne ĉesi en la batalo kaj fari pluajn teroristajn agadojn.[29] Laŭ proklamo de ekzila registaro en Londono el la jaro 1944 Ĉeĥoslovakio troviĝis en milita stato kun tria regno ekde la17-a de septembro 1938, kiam Freikorps en Germanio estis fondita kaj sekve ĝi estis de tie subtenata.[30] Post multnombraj interpafadoj la 20-a kaj la 21-a de septembro la ribelo denove plen eksplodis la 22-an de septembro, kiam la maltrankviloj englutis pluajn regionojn en Moravio kaj en Silezio.[31] En la germana flanko en la batalaj, terorismaj kaj sabotadaj agadoj partoprenis ankaŭ raportista servo de Abwehr kaj taĉmentoj de SA kaj SS.[32][33]
La ĉeĥoslovakaj organoj reagis per proklamo de gardado de la limo.[34] La moveblaj taĉmentoj plifortigitaj je malpezaj tankoj kaj kirasitaj aŭtomobiloj sukcesis fari ordon per organizitaj ataketoj en antaŭbatalejon ekzemple en Ĥebio, Frýdlantio, Ŝluknovio aŭ Varnsdorfio. La retulto estis dampo de la ribelulaj aktivecoj kaj kun konscio de tio, kion Freikorps krimis, ankaŭ dumtempa fuĝo de la sudetgermanoj malantaŭ la limo.[35] Post gradigo de la postloj de Hitler sekvis la 23-a de septembro mobilizo, en kies sekvo okazis retiriĝo de la armeaj taĉmentoj al la ĉefa posteno kaj revoko de iuj kontraŭribelulaj agadoj.[36]
Pro la fermo de Munkena interkonsento la ribelo fakte finiĝis, sed atakoj okazis en kelkaj lokoj eĉ en oktobro, lastfoje la 31-an de oktobro en Moravská Chrastová. La batalagadojn de Freikorps oficiale finigis ordono n-ro 30 el la 30-a de septembro 1938, malgraŭ tio la henleinanoj eĉ plu atakis la cedantajn ĉeĥoslovakojn.[37] Ekzemple la 1-an de oktobro estis al taĉmentoj de Freikorps eldonita ordono "likvidi la ruĝajn kaj la ĉeĥojn dumfuĝe".[38] Pro timo antaŭ germanoj fuĝis el Sudetio pli ol 200 miloj da homoj, plejparte de ĉeĥoj, sed ankaŭ de judoj kaj germanaj antifaŝistoj.[39]