From Wikipedia, the free encyclopedia
La Studaĵoj (france Études) de Frédéric Chopin estas tri aroj de studaĵoj por piano publikigitaj dum la 1830-aj jaroj. Estas entute dudek sep studaĵoj, distribuitaj jene: dek du en op. 10, dek du en op. 25, kaj tri sen opus-nombro, nomitaj Trois nouvelles études ("tri novaj studaĵoj").[1]
Ĉiuj 27 studaĵoj estis publikigitaj dum Chopin estis vivanta. La opus 10, la unua aro de 12 pecoj, estis skribita inter 1829 kaj 1832, kaj publikigita en 1833 en Francio, Germanio kaj Anglio. La 12 studaĵoj de opus 25 estis verkitaj inter 1832 kaj 1836, kaj publikigitaj en la samaj landoj en 1837. La finaj tri pecoj estis skribitaj en 1839. Ili aperis en Germanio kaj Francio en novembro 1840, kaj en Anglio en januaro 1841.[2]
La unua aro de studaĵoj estis publikigita en 1833. Chopin dediĉis la tutan opus al komponisto Franz Liszt.
Nomo | Tonalo | Audio |
---|---|---|
Studaĵo op. 10, n-o 1 | C-maĵora | |
Studaĵo op. 10, n-o 2 | A-minora | |
Studaĵo op. 10, n-o 3 | E-maĵora | |
Studaĵo op. 10, n-o 4 | C-diesa minora | |
Studaĵo op. 10, n-o 5 | G-bemola maĵora | |
Studaĵo op. 10, n-o 6 | E-bemola minora | |
Studaĵo op. 10, n-o 7 | C-maĵora | |
Studaĵo op. 10, n-o 8 | F-maĵora | |
Studaĵo op. 10, n-o 9 | F-minora | |
Studaĵo op. 10, n-o 10 | A-bemola maĵora | |
Studaĵo op. 10, n-o 11 | E-bemola maĵora | |
Studaĵo op. 10, n-o 12 | C-minora |
La dua aro de studaĵoj estis publikigita en 1837, kaj dediĉita al Marie d'Agoult, virino kun kiu Franz Liszt havis rilaton.
Nomo | Tonalo | Audio |
---|---|---|
Studaĵo op. 10, n-o 1 | A-bemola maĵora | |
Studaĵo op. 10, n-o 2 | F-minora | |
Studaĵo op. 10, n-o 3 | F-maĵora | |
Studaĵo op. 10, n-o 4 | A-minora | |
Studaĵo op. 10, n-o 5 | E-minora | |
Studaĵo op. 10, n-o 6 | G-diesa minora | |
Studaĵo op. 10, n-o 7 | C-diesa minora | |
Studaĵo op. 10, n-o 8 | D-bemola maĵora | |
Studaĵo op. 10, n-o 9 | G-bemola maĵora | |
Studaĵo op. 10, n-o 10 | B-minora | |
Studaĵo op. 10, n-o 11 | A-minora | |
Studaĵo op. 10, n-o 12 | C-minora |
Trois nouvelles études estis skribitaj en 1839 kiel kontribuo al instrukciolibro Méthode des méthodes de piano ("metodo de metodoj de piano"), de Ignaz Moscheles kaj François-Joseph Fétis.
Nomo | Tonalo | Audio |
---|---|---|
Studaĵo n-o 1 | F-minora | |
Studaĵo n-o 2 | A-bemola maĵora | |
Studaĵo n-o 3 | D-bemola maĵora |
Kvankam aroj de pianekzercoj estis oftaj ekde la 18-a jarcento, la studaĵoj de Chopin prezentis tute novajn teknikajn defiojn por pianistoj, same kiel esti la unua se temas pri iĝi regula parto de la konĉertrepertuaro.
La efiko de la Studaĵoj al la samtempuloj de Chopin, kiel ekzemple Franz Liszt, estis konsiderinda. Liszt, post renkontado de Chopin, reviziis siajn koncertstudojn, kiujn li nomis Trois études de concert ("tri koncertaj studaĵoj"). Aliaj grandaj komponistoj post Chopin, kiel Schumann, Debussy, Prokofjev kaj Rachmaninoff, verkis studaĵojn en la sama stilo kiel Chopin.[3]
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.