From Wikipedia, the free encyclopedia
La Storma cikonio, Ciconia stormi, estas specio de la genro de birdoj Ciconia aŭ cikonioj. Ties nomo rememoras al Hugo Storm, la germana ŝipestro de la vaporŝipo Lübeck, kiu dum servojaroj (de 1887 al ĉirkaŭ 1895), kolektis specimenojn de naturhistorio en Azio.
Storma cikonio | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Ciconia stormi Blasius, 1896 | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
Ĝi estas granda, proksimume 91 cm longa, cikonio kun nigrablanka plumaro sed ĝenerale nigra kun blanka kolo, ruĝa beko, oranĝeca nuda bridovizaĝa haŭto, ruĝaj kruroj kaj flaveca ĉirkaŭorbita haŭtaĵo. Ambaŭ seksoj estas similaj. La junaj havas pli malhelan plumaron kaj malplenan koloron de haŭto.
Ĉi tiu malmulte konata specio estas trovita en ne multe tuŝitaj arbaroj kaj riveraj vivejoj en Sumatro, Mentavajaj Insuloj, Borneo kaj duoninsulo Malajzio. La plej granda „fortikaĵo" de ĝia troviĝo estas en sudorienta Sumatro, kun restantaj populacioj limigitaj sur Kalimantan kaj Brunejo. Dume en duoninsula Malajzio nur unu tre malgranda kaj disa populacio restas. La monda populacio de la Storma cikonio estas malpli ol 500 individuoj.
La Storma cikonio estas soleca birdo. Ĝia dieto konsistas plejparte de fiŝoj.
La ino kutime metas du ovojn en platforman neston farita per stikoj kaj branĉetoj alte en arbara kanopeo.
La Storma cikonio estis antaŭe konsiderita, kiel subspecio de la Lankola cikonio.
Pro daŭranta perdo de vivejo, kaj tre malgranda loĝantara grandeco, limigita troviĝo kaj troĉasado ĉe iuj lokoj, la Storma cikonio estas klasifikita kiel Endanĝerigita specio ĉe la IUCN Ruĝa Listo de Minacata(j) specio(j).
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.