From Wikipedia, the free encyclopedia
La Stejnegera mezoplodo (Mesoplodon stejnegeri), konata ankaŭ kiel Beringa bekobaleno aŭ sabrodenta baleno, estas relative nekonata membro de la genro Mesoplodon kiu loĝas en la norda Nordpacifika Oceano. Leonhard Hess Stejneger kolektis la tipan specimenon (surstrandigita kranio) en la Bering-insulo en 1883, el kiu Frederick W. True havigis la priskribon de la specio en 1885. En 1904, la unua kompleta kranio (el maskla plenkreskulo kiu estis surstrandigita ĉe Newport, Oregono) estis kolektita, kiu konfirmis la validecon de la specio.[1] La plej rimarkinda karaktero de maskloj estas tre granda, sabroformaj dentoj, kaj el tio la nomo.
Stejnegera mezoplodo | ||||||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Formo kaj grando kompare al averaĝa homo | ||||||||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||||||||
| ||||||||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||||||||
La korpo de tiu specio estas tipa de mezoplodoj, longa kaj mallarĝa je ambaŭ pintoj. La beko estas mezlonga, kaj la buŝlinio formas arkon, kvankam multe pli milda ol ĉe aliaj specioj. La dentoj de maskloj estas multe pli grandaj ol tiuj de plej aliaj mezoplodoj kaj indikas antaŭen kaj internen rekte antaŭ la pinto. Nur la Zondenta baleno kaj la Glavodenta baleno havas pli longajn dentojn. La koloraro estas ĝenerale malhelgriza al nigra kun pli helas koloraro sube, kaj ĉirkaŭ la kapo kio havigas "kaskan" aspekton. La koloraro malheliĝas laŭ aĝo, sed inoj havas pli helan modelon ĉe la vosto kio iĝas pli evidenta post aĝo. Kiel ĉe plej specioj, estas cikatroj ĉe maskloj (pro mordoj fare de aliaj maskloj) kaj de ŝarkoj ĉe ambaŭ seksoj. La longo estas de almenaŭ 5.25 metroj ĉe maskloj kaj de 5.5 metroj ĉe inoj. Ili estas verŝajne ĉirkaŭ 2.1 al 2.3 metrojn longaj denaske.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.