Ĉefa eldonaĵo dediĉita al spiritismo From Wikipedia, the free encyclopedia
Spiritisma Revuo - Ĵurnalo de Psikologiaj Studoj (france Revue Spirite - Journal d'Études Psychologiques) estas fondita la 1an de januaro 1858 en Parizo fare de Allan Kardec, kiu redaktis ĝin ĝis sia forpaso en la 31a de marto 1869. Allan Kardec mem eldonis ĝin je la propra risko, sen financa helpo kaj sen abonantoj.[1] Kiam li mortis, la aprila numero, tute redaktita de li, estis jam presota. Ekde de la maja numero respondecis pri la revuo pluraj personoj sub la redakta gvido de s-ro Armand Théodore Desliens[2]. En Brazilo aperis eldono de la numeroj, kiuj aperis sub la respondeco de Allan Kardec, krom tiuj, kiuj aperis post lia forpaso, ĝis decembro 1869. La tuto konsistas en dek du volumoj, kiuj enhavas po dek du numeroj. La revuo estis la unua spiritisma periodaĵo, kaj ĝi estas ankoraŭ eldonata. Nuntempe ĝi aperas ne nur en la franca, sed ankaŭ en aliaj lingvoj.
Ĝi enhavas "la priskribon de materiaj aŭ inteligentaj manifestiĝoj de spiritoj, aperaĵoj, elvokoj ktp, kaj ankaŭ ĉiuj novaĵoj rilate spiritismon; la instruon de spiritoj pri aferoj el la mondoj materia kaj spirita, pri la sciencoj, moralo, senmorteco de la animo, la naturo de la homo kaj ties estonteco; la historion de spiritismo en la antikveco, ĝiaj rilatoj kun magnetismo kaj somnambulismo; klarigadon de popolaj legendo kaj kredoj, de la mitologio de ĉiuj popoloj ktp."[3] "Estas nekontestebla la utileco de aparta organo, kiu sciigu la publikon pri la progresoj de ĉi tiu nova scienco [spiritismo] kaj gardu ilin kontraŭ trokredemo kaj skeptikismo." Interalie la celo de la periodaĵo estis "ligi per komuna ligilo tiujn, kiuj komprenas la spiritisman doktrinon laŭ ties ĝusta morala karaktero: praktikado de bono kaj de la evangelia karitato favore al ĉiuj."[4]
Diversaj partoj kaj tekstoj el la verkoj de Allan Kardec aperis unue en la Spiritisma Revuo. Tamen la tuta Revuo kun ties dek du volumoj, redaktitaj sub la gvido de Allan Kardec, ankoraŭ ne estas Esperantigita.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.