![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/7/78/Russian_writers_by_Levitsky_1856.jpg/640px-Russian_writers_by_Levitsky_1856.jpg&w=640&q=50)
Sovremennik
rusa literatura revuo / From Wikipedia, the free encyclopedia
La nuntempulo (ruse Современник, Sovremennik, do Samtempulo) estis rusa literatura gazeto publikigita inter 1836 kaj 1866.
Sovremennik | ||
---|---|---|
revuo ![]() | ||
Komenco | 1836 vd | |
Fino | junio 1866 vd | |
Lando(j) | Rusia Imperio vd | |
Sidejo | Sankt-Peterburgo | |
Agareo |
literatura revuo | |
Fondinto(j) | Aleksandr Puŝkin vd | |
![Thumb image](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/7/78/Russian_writers_by_Levitsky_1856.jpg/640px-Russian_writers_by_Levitsky_1856.jpg)
Publikigita en Sankt-Peterburgo, ĝi estis fondita de Aleksandr Puŝkin en 1836, kiu eldonis ĝin dum ĝia unua jaro, sed la kvina numero aperis jam post lia morto,[1] kiam ĝi ekestis kontrolita de Piotr Pletniov kaj, ĉirkaŭ unu jardekon poste, de Nikolaj Nekrasov,[2] kiu akiris ĝin en 1846 kun Ivan Panajev.[3] Tiam okazis la periodo de plej granda apogeo de la revuo.[4]
De ideologio okcidentema kaj demokratia, turnis sin en sia lasta jardeko al radikalismo.[5] En ĝiaj paĝoj aperis gravaj tekstoj de aŭtoroj kiel Maksim Antonoviĉ,[4] Nikolaj Dobroljubov, Nikolaj Ĉerniŝevskij, Ivan Gonĉarov, Ivan Turgenev kaj Lev Tolstoj,[5] inter aliaj. La gazeto fermiĝis en 1866.[5]