From Wikipedia, the free encyclopedia
Sorsogon, - tagaloge Lungsod ng Sorsogon - estas kvaraklasa urbego, ankaŭ diocezo kaj komponenta urbo en Filipinoj, en Bikola Regiono, kie ĝi estas ĉefurbo de provinco Sorsogono. La loknomo iam estis Solsogon, kiu signifas: spuri riveron kontraŭflue.
Sorsogon | |||
---|---|---|---|
component city (en) urbego vd | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 4700 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 182 237 (2020) [+] | ||
Loĝdenso | 660 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 12° 58′ N, 124° 0′ O (mapo)12.974166666667124.00583333333 [+] | ||
Alto | 86 m [+] | ||
Areo | 276,11 km² (27 611 ha) [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Sorsogon City [+] | |||
Sorsogon situas en suda parto de Luzon (insulo) inter marbordo kaj vulkano . Regiona ĉefurbo Legazpi (Albajo) troviĝas 33, Calbayog 120, Cebuurbo 297, Kezonurbo 369. ĉefurbo Manilo 373 kilometrojn (aere) .
Signoj de homloĝado tri mil jaraj estis trovitaj en kaverno kaj praaj tombejoj. Hispanaj misiistoj ekloĝis en la 1600-aj jaroj. Maŭroj-piratoj jam vizitadis la apudmarajn teritoriojn jam antaŭ alveno de la hispanoj. La misiistoj fondis 2 paroĥojn: Bacon kaj Sorsogon. Ambaŭ evoluis aparte kaj ili iĝis apartaj 2 komunumoj (Bacon estis establita en 1754, Sorsogon en 1864). Provinco Sorsogono naskiĝis en 1894. La japanoj regis ankaŭ ĉi tie inter 1942-1944. La urbo atingis la internacian klasifikadon grandurbo en la 1980-aj jaroj. En 2000 Bacon kaj Sorsogon kunfandiĝis kaj samtempe ĝi akiris urban statuson laŭ filipina klasifikado.
Sorsogon estas agrikultura, komerca kaj fiŝkaptista urbo, kie oni kultivas rizojn, kokosojn kaj legomojn.
Sorsogon estas katolika diocezo, plej ofte katolikoj vivas ĉi tie.
Sorsogon estas atingebla laŭ la tutlanda aŭtovojo. Alia signifa vojo sekvas la marbordon. Regionaj aŭtobusoj trafikas rekte al Legazpi.
Sorsogon situas en la ekvatora klimato sen seka sezono. Jare pluvas inter 3206 mm. La averaĝa jara temperaturo varias inter 23-34 °C. Ne estas grandaj diferencoj inter la monatoj.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.