From Wikipedia, the free encyclopedia
Cebuurbo estas metropolo, grava havenurbo kaj universitata urbo en Filipinoj, kiu estas ĉefurbo de la provinco Cebuo, la plej malnova urbo kaj la dua plej granda urbo. Ĝi apartenas al Cebua Metropolita Areo (kies centro ĝi estas) kun kvar najbaraj urboj nome Danaourbo, Lapu-Lapu, Mandaue kaj Talisay (Cebu) kaj ok aliaj municipoj.
Cebuurbo | |||||
---|---|---|---|---|---|
tre urbanizita urbo vd | |||||
Administrado | |||||
| |||||
Poŝtkodo | 6000 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 964 169 (2020) [+] | ||||
Loĝdenso | 3 061 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 10° 18′ N, 123° 54′ O (mapo)10.293123.902 [+] | ||||
Alto | 135 m [+] | ||||
Areo | 315 km² (31 500 ha) [+] | ||||
| |||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Cebu City [+] | |||||
Cebuurbo situas sur la orienta marbordo de la insulo kaj estis la unua hispana setlejo en Filipinoj.
En 1521 portugala esploristo Fernão de Magalhães alteriĝis en tiu loko, kie vivis indiĝenoj. La loko iĝis oficiale hispana kolonio en 1565 kaj la urbo iĝis ĉefurbo de la hispana kolonio. En 1898 la urbo estis cedita al Usono post la hispana-usona milito. Dum la 2-a mondmilito la japanoj havis la tutan insularon.
Cebuurbo havas gravajn internacian flughavenon kaj havenon.
La klimato de Cebuurbo estas klasifikita kiel tropika musona klimato. Jare pluvas po 1565 mm, en ĉiuj monatoj estas precipitaĵoj, nur inter februaro-aprilo falas pli malofta. La averaĝa jara temperaturo estas 28 °C, ne estas grandaj diferencoj inter la monatoj.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.