la Olimpiaj Ludoj de 2024 en Parizo, Francio From Wikipedia, the free encyclopedia
La Somera Olimpiko 2024 (france Jeux olympiques d’été de 2024), oficiale Ludoj de la 33-a Olimpiado (france Jeux de la XXXIIIe olympiade) kaj markita Parizo 2024 okazas de la 26-a de julio 2014 ĝis la 11-a de aŭgusto 2024 en Parizo, kaj aliaj 16 urboj de Francio sub la organizo de Internacia Olimpika Komitato. La unuaj antaŭkonkursoj okazas en entute kvar sportaj disciplinoj jam ekde la 24-a de julio. Tio estas la trian fojon kiam la urbo aranĝas la eventon post 1900 kaj 1924. Krome la Olimpikoj okazas en Francio la sesan fojon (Someraj Ludoj en 1900 kaj 1924 kaj Vintraj Ludoj en 1924, 1968 kaj 1992).
XXXIII Somera Olimpiko | |
---|---|
Loko: | Parizo ( Francio) |
Stadiono: | Stadiono de Francio Ĝardenoj de Trocadéro Sejno |
Komenca dato: | La 26-a de julio 2024 |
Fina dato: | La 11-a de aŭgusto 2024 |
Nombro de nacioj: | 206 |
Nombro de sportistoj: (viroj / inoj) | 10 500 (5 250 / 5 250) |
Nombroj de sportoj: | 329 (32 sportfakoj) |
Somera olimpiko | |
← 2020 | 2028 → |
Vintra olimpiko | |
← 2022 | |
La Naciaj Olimpikaj Komisionoj estis alvokitaj sendi siajn kandidatiĝojn al la Internacia Olimpika Komitato (IOK) antaŭ la 15-a de septembro 2015. La 16-an de septembro 2015, la IOK anoncis, ke Budapeŝto, Hamburgo, Los-Anĝeleso, Parizo kaj Romo proponas gastigi la Someran Olimpikon 2024.[1] Hamburgo retiris sian kandidatiĝon post kiam la loĝantoj de la urbo decidis kontraŭ kandidatiĝi en referendumo la 29-an de novembro 2015. La kandidatiĝo de Romo estis retirita de la urbodelegitaro la 29-an de septembro 2016. La 22-an de februaro 2017, la urbo Budapeŝto retiris sian kandidatiĝon.
La 31-an de julio 2017, Los-Anĝeleso retiris sian kandidatiĝon por 2024 kaj iĝis la nura urbo kiu ofertas la organizadon de la Somera Olimpiko 2028. Ĉi tio lasis Parizon kiel la sola kandidato por la Somera Olimpiko 2024.
Kompreneble ne nur temas pri tio, kiu teamo rikoltas plej multajn medalojn, sed temas pri multaj individuaj atingoj. Tamen por superrigardo, la unuaj dek naciaj teamoj en la klasifiko de siaj atletoj estas la jenaj:
* gastiganta nacio (Francio)
Rango | Ŝtato | Oro | Arĝento | Bronzo | Sumo |
---|---|---|---|---|---|
1 | Usono | 40 | 44 | 42 | 126 |
2 | Ĉinio | 40 | 27 | 24 | 91 |
3 | Japanio | 20 | 12 | 13 | 45 |
4 | Aŭstralio | 18 | 19 | 16 | 53 |
5 | Francio | 16 | 26 | 22 | 64 |
6 | Nederlando | 15 | 7 | 12 | 34 |
7 | Britio | 14 | 22 | 29 | 65 |
8 | Suda Koreio | 13 | 9 | 10 | 32 |
9 | Italio | 12 | 13 | 15 | 40 |
10 | Germanio | 12 | 13 | 8 | 33 |
Sumo (91 olimpikaj teamoj**) | 328 | 327 | 384 | 1039 |
** Teamoj de 90 naciaj olimpikaj komitatoj kaj la internacia Olimpika teamo de rifuĝintoj.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.