Sokotra lingvo
lingvo / From Wikipedia, the free encyclopedia
La sokotra (ankaŭ alilingve literumita socotri kaj soqotri) estas semida lingvo apartenanta al la grupo de modernaj sudarabaj lingvoj kiuj estas ĉefe parolataj en Jemeno kaj Omano kaj tre diferencas de la geografie proksima araba. La sokotra estas pure parolata lingvo sen iu skribita literaturo. Ĝia statuso estas priskribita kiel minacata ĉar la lingvo estas daŭre pli delokigita de la araba, lingvo kiun la plej multaj loĝantoj komence de la 2000-aj jaroj komprenas kaj parolas, precipe la pli junaj. En la 1950-aj jaroj, tia dulingveco estis nekutima[1].
Sokotra lingvo | |
lingvo • moderna lingvo | |
---|---|
Moderna sudaraba lingvaro | |
Lingva statuso | 4 severe endanĝerigita |
Lingvaj kodoj | |
Lingvaj kodoj | |
ISO 639-3 | sqt |
Glottolog | soqo1240 |
Angla nomo | Soqotri |
Franca nomo | soqotri |
La nombro da uzantoj estas necerta, sed oni taksas ke ĝi estas parolata de 50 000 ĝis 60 000 homoj de la insulo Sokotro, de la najbaraj insuloj Abd al-Kuri kaj Samha kaj loĝantoj de la insuloj kiuj laboras en la Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj aŭ aliaj golfŝtatoj.