Ŝemida lingvaro
lingvaro, parto de la afrikazia lingvaro, enhavanta interalie la araban, la hebrean, la maltan, la aramean, amharon, la fenican, la moaban ktp / From Wikipedia, the free encyclopedia
La ŝemidaj lingvoj, ankaŭ foje nomataj semidaj lingvoj, estas familio da tre disvastiĝintaj lingvoj, parto de la afrikazia lingvaro, parolataj norde de Saharo, kaj en Sud-Okcidenta Azio. Komuna trajto de iliaj gramatikoj estas la uzo de trikonsonantaj vortoradikoj. Kvin religie gravegaj lingvoj estas ŝemidaj: la amhara, la araba, la aramea, la geeza kaj la hebrea. Ankaŭ la kopta estas Afrikazia lingvo, sed ne ŝemida. En Eŭropo, la malta lingvo estas ŝemida.