From Wikipedia, the free encyclopedia
Slovenaj sportistoj unue en 1912 en Stokholmo partoprenis olimpikon kadre de la teamo de la Aŭstra Imperio: tie, la skermisto Rudolf Cvetko atingis arĝentan medalon kadre de la sabra teamo. Ekde 1920 kaj 1988 ili apartenis al la teamoj de Jugoslavio. Ekde la jaro 1992 oficiala slovena teamo partoprenas la vintrajn kaj somerajn olimpikojn, kaj ne maltrafis eventon ekde tiam.
La Slovena Olimpika Komitato kunordigas la teamojn - la organizaĵo estis kreita en 1991 kaj rekonita de la Internacia Olimpika Komitato en 1992.
En la Somera Olimpiko 1992 en Barcelono partoprenis 35 slovenaj sportistoj.
En la Somera Olimpiko 1996 en Atlanta partoprenis 37 slovenaj sportistoj.
En la Somera Olimpiko 2000 en Sidnejo partoprenis 74 slovenaj sportistoj.
En la Somera Olimpiko 2004 en Ateno partoprenis 79 slovenaj sportistoj.
En la Somera Olimpiko 2008 en Pekino partoprenis 62 slovenaj sportistoj.
En la Somera Olimpiko 2012 en Londono partoprenis 65 slovenaj sportistoj.
En la Somera Olimpiko 2016 en Rio-de-Ĵanejro partoprenis 63 slovenaj sportistoj.
En la Somera Olimpiko 2020 en Tokio, prokrastita al 2021, partoprenis 53 slovenaj sportistoj.
Pri la Somera Olimpiko 2024 en Parizo vidu apartan paĝon.
En la Vintra Olimpiko 1992 en Albertville partoprenis 27 slovenaj sportistoj. Medaloj ne atingiĝis.
En la Vintra Olimpiko 1994 en Lillehammer partoprenis 22 slovenaj sportistoj.
En la Vintra Olimpiko 1998 en Nagano partoprenis 34 slovenaj sportistoj. Medaloj ne atingiĝis.
En la Vintra Olimpiko 2002 en Sallaga Urbo partoprenis 40 slovenaj sportistoj.
En la Vintra Olimpiko 2006 en Torino partoprenis 37 slovenaj sportistoj. Medaloj ne atingiĝis.
En la Vintra Olimpiko 2010 en Vankuvero partoprenis 47 slovenaj sportistoj.
En la Vintra Olimpiko 2014 en Soĉio partoprenis 66 slovenaj sportistoj.
En la Vintra Olimpiko 2018 en Pjonĉango partoprenis 71 slovenaj sportistoj.
En la Vintra Olimpiko 2022 en Pekino partoprenis 42 slovenaj sportistoj.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.