From Wikipedia, the free encyclopedia
Slava Esperanto-Studado (mallonge SES) estis somera esperanto-instrua tendaro okazinta unufoje en la jaro 2007. Origine ĝi estis celita kiel aranĝo okazanta ĉiujare en alia slava lando, sed ekde la jaro 2008 ĝi transformiĝis en la Someran Esperanto-Studadon.
SES celis instruadon de Esperanto en belnatura loko kaj pli profundan konatiĝon kun slavaj kulturoj – ĉiujare en alia slava lando.
La ideo okazigi internacian someran lernejon de Esperanto aperis dum novjara aranĝo Ago-Semajno (AS) en Nowy Sącz. La nova somera aranĝo temus ne nur pri amuzado, sed ĉefe pri instruado de Esperanto. Ĝi estus taŭga por tutaj komencantoj (instruataj pere de rekta metodo), samkiel por progresintoj, kiuj volas plibonigi la nivelon de sia lingvokapablo.
La 1-a SES okazis en la jaro 2007 en Slovakio en vilaĝo Pribylina en hotelo Esperanto. Partoprenintoj lernis en 3 grupoj:
La aranĝon partoprenis pli ol 60 homoj el 11 landoj.[1]
En la jaro 2008 la aranĝo okazis paralele kun lernu!-renkontiĝo, kiel Somera Esperanto-Studado, kaj ekde tiutempe ĝi plu portas tiun nomon kaj estas ĉeforganizata de E@I.[2]
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.