malaltnivela hotelo en la civito Pribylina en Eŭropo From Wikipedia, the free encyclopedia
Esperanto estas malaltnivela hotelo en la civito Pribylina en la okcidenta parto de la slovakia montaro Altaj Tatroj. La hotelo ne havas rektan ligon al la lingvo Esperanto, sed membroj de la Liptova Esperanto-klubo en la proksima urbo Liptovský Mikuláš kontaktiĝis kun la estroj kaj esperantistoj fojfoje okazigis neformalajn ekskursojn en la hotelon, pro scivolemo. Ĝi tamen estas fermita jam plurajn jarojn kaj en malbona stato atendas renovigon.
Ĉi tiu artikolo temas pri hotelo en civito Pribylina kun nomo "Esperanto". Por planlingvo rigardu la paĝon Esperanto. Koncerne aliajn signifojn aliru la apartigilon Esperanto (apartigilo). |
En la hotelo okazis la unua kongreso de Slovakia Esperantista Asocio je la 9-a ĝis 11-a de majo 1969. Ĉi tie okazis la fondkongreso de Slovakia Esperanta Federacio (SKEF) de la 31-a de majo ĝis la 1-a de junio 1997. Ekde la 21-a ĝis la 27-a de julio 2007 okazis SES (Slava Esperanto-Studado).
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.