From Wikipedia, the free encyclopedia
Slanec (hungare Nagyszalánc [nadjsalAnc], germane Salzburg, Zalantz) estas vilaĝo kaj municipo en Slovakio.
Slanec | |
hungare: Nagyszalánc, germane: Salzburg | |
municipo | |
Vilaĝplaco en Slanec | |
Oficiala nomo: Slanec | |
Lando | Slovakio |
---|---|
Regiono | Regiono Košice |
Distrikto | Distrikto Košice-ĉirkaŭaĵo |
Historia regiono | Supra Hungarujo |
Parto de | Abov |
Montaro | Slanské vrchy |
Memorindaĵo | Slaneca burgo |
Situo | Slanec |
- alteco | 426 m s. m. |
- koordinatoj | 48° 38′ 10″ N 21° 28′ 43″ O (mapo) |
Areo | 20,459 km² (2 045,9 ha) |
Loĝantaro | 1 365 (31.12.2010) |
Denseco | 66,72 loĝ./km² |
Unua skribmencio | 1230 |
Horzono | MET (UTC+1) |
- somera tempo | MET (UTC+2) |
Poŝtkodo | 044 17 |
Telefona antaŭkodo | +421-55 |
Aŭtokodoj | KS |
NUTS | 522007 |
Situo enkadre de Slovakio
| |
Situo enkadre de Regiono Košice
| |
Vikimedia Komunejo: Slanec | |
Retpaĝo: www.slanec.sk | |
Portalo pri Slovakio | |
Slanec situas laŭ flankovojoj, laŭ fervojo Michaľany-Košice. La lasta urbo troviĝas je 20 km.
La fortikaĵo konstruiĝis en nekonata tempo, sed la unua mencio okazis en 1230 en latina formo "Castrum Salis". Ĝi havis gravan rolon dum la sekvaj internaj militoj. En 1440 Johano Jiskra kun la husanoj okupis ĝin, baldaŭe en 1448 Johano Hunyadi reokupis ĝin. En 1605 Stefano Bocskai, en 1644 Georgo Rákóczi la 1-a, en 1678 Emeriko Thököly okupis ĝin, sed en la sama jaro la Habsburgoj reokupis ĝin kaj faris ĝin ruino.
La loko estis loĝata jam dum la neolitiko kaj bronzepoko. Supozeble la vilaĝo formiĝis dum konstruado de la fortikaĵo. En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Nagyszalánc 856 homoj, (hungaroj en majoritato, slovakoj en minoritato). Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Abaúj-Torna, al distrikto de Košice, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.