From Wikipedia, the free encyclopedia
Johano HUNYADI, hungare Hunyadi János [hunjadi ja:noŝ], rumane Ioan de Hunedoara (naskiĝinta ĉirkaŭ en 1405 kaj mortinta la 11-an de aŭgusto 1456, Zemun) estis rumandevena hungara magnato, militestro, gubernatoro de Hungario inter 1446 kaj 1456.
Johano Hunyadi estis filo de Vajko (Voicu) kaj patro de Matiaso la 1-a, reĝo de Hungario. Sigismondo la 1-a donacis al li kaj al liaj fratoj la urbon Hunedoara (hungare Hunyad, de tie lia familia nomo). Johano Hunyadi komence estis soldato, kie li studis taktikon de la turkoj. Ĉirkaŭ en 1430 li edziĝis. Baldaŭe li vivis en Italio, kie li studis la italan armeon. En 1434 li bataladis kontraŭ husanoj en Bohemio. En 1439 li ricevis la rangon banuso, poste li defendis la hungaran limon kontraŭ la turkoj. La tagmeza sonorigado en kristanaj landoj laŭ la ordono de papo Kaliksto la 3-a estas de tiam honore al la venko de Hunyadi super la turkoj la 22-an de julio 1456 ĉe Belgrado.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.