Skoltismo
grandega junulara movado / From Wikipedia, the free encyclopedia
Skoltismo estas grandega junulara movado, komencita en Britio en la jaro 1907. La vorto "skolto" venas el la angla vorto scout, kiu signifas "esploriston". La movado nun havas pli ol 25 milionoj da geinfanoj kaj junuloj kiel membroj, kaj plenkreskuloj kiel apogantoj de la junularaj agadoj.
Ne konfuzu ĉi tiun artikolon kun skoltado. |
Rapidaj faktoj socia movado, eduko • amuzo ...
Skoltismo | ||
---|---|---|
socia movado | ||
eduko • amuzo | ||
Komenco | 1907 vd | |
Agareo | ||
Fondinto(j) | Robert Baden-Powell vd | |
Fermi
Kunigas la landajn skoltajn asociojn la Monda Organizo de la Skolta Movado, kies Monda Skolta Oficejo estas lokita en Ĝenevo, Svislando. Krome ekestas ankaŭ aliaj organizoj kiuj laŭ siaj statutoj klopodas sekvi strikte la originajn ideojn de la fondinto, kaj ne modernigis la praktikon de skoltismo al la nunaj tempoj.