From Wikipedia, the free encyclopedia
Skalka nad Váhom, hungare Vágsziklás [vAgsiklAŝ], germane Skalkan aŭ Sankt Emmerich an der Waag estas vilaĝo kaj municipo en Slovakio. Ankaŭ vilaĝeto apartenas al la municipo. Skala kaj sziklás signifas: roko.
Skalka nad Váhom | |||
---|---|---|---|
municipo de Slovakio vd | |||
Administrado | |||
Statuso | Vilaĝo | ||
Lando | Slovakio | ||
Ŝtato | Slovakio | ||
Regiono | Trenčín | ||
Distrikto | Trenčín | ||
Poŝtkodo | 913 31 | ||
Aŭtokodo | TN | ||
Telefonkodo | ++421-32-.... | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 1 127 (en 2 008) | ||
Loĝdenso | 134 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Koordinatoj | 48°55′39″N 18°04′20″O (mapo) | ||
Alto | 218 m s.m. | ||
Areo | 9 km² | ||
Horzono | UTC+1 (en somero +2) | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Skalka nad Váhom [+] | |||
Skalka nad Váhom situas en valo, laŭ rojo (Váh preterfluas), laŭ traira flankovojo apud aŭtovojo el Bratislavo. Apud Váh altiĝas monto 345 m-ojn alta, kies pinto estas la iama abatejo. Trenčín troviĝas je 4 km-oj.
En tiu loko oni trovis restaĵojn de templo funkcianta dum la Grandmoravia Regno. La unua mencio okazis pri la vilaĝo en 1208 en slava formo "Scala". Pli frue en la 11-a jarcento laŭ la eklezio ermito vivis en la apuda kaverno. Proksimume en 1010 rabistoj atakis kaj murdis lin. En 1224 episkopo fondis tie abatejon. En 1241 la tataroj, en 1421 la husanoj atakis la abatejon. Ĝis 1899 la oficiala hungara loknomo estis Szkalka, poste ĝi ricevis hungaran nomon pro la hungariga politiko. En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Vágsziklás 225 homoj, (plejparte slovakoj). Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Trencsén (reĝa departemento), al distrikto de Trencsén, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. La abatejo estas la plej malnova kermesejo de Slovakio. La kermeso okazas en la 17-an de julio.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.