Sinapila alkoholo
kemia kombinaĵo / From Wikipedia, the free encyclopedia
Sinapia alkoholo estas organika komponaĵo, primara alkoholo derivata el la cinamata acido. Ĝi estas fitokemiaĵo biosintezita per la vojo de la fenilpropanoidoj kaj ĝia senpera antaŭaĵo estas la sinapila aldehido. Kune kun la p-Kumarila alkoholo kaj koniferila alkoholo, ĝi estas antaŭanto en la produktado de la lignino kaj de sennombraj stibenoidoj kaj kumarinoj.
Sinapila Alkoholo | ||
Plata kemia strukturo de la Sinapila Alkoholo | ||
Tridimensia kemia strukturo de la Sinapila Alkoholo | ||
Alternativa(j) nomo(j) | ||
| ||
Kemia formulo | ||
CAS-numero-kodo | 537-33-7 | |
ChemSpider kodo | 4444145 | |
PubChem-kodo | 5280507 | |
Fizikaj proprecoj | ||
Aspekto | senkolora aersensiva solidaĵo | |
Molmaso | 210,2265 g·mol-1 | |
Denseco | 1,217g cm−3 | |
Fandpunkto | 63°C | |
Bolpunkto | 384°C | |
Solvebleco | Akvo:Malmulte solvebla | |
Sekurecaj Indikoj | ||
Riskoj | R36/37/38 | |
Sekureco | S26 | |
Pridanĝeraj indikoj | ||
Danĝero
| ||
GHS Damaĝo Piktogramo | ||
GHS Signalvorto | Averto | |
GHS Deklaroj pri damaĝoj | H315, H319, H335 | |
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj | P261, P264, P271, P280, P302+352, P304+340, P305+351+338, P321, P332+313, P337+313, P362, P403+233, P405, P501[2] | |
(25 °C kaj 100 kPa) |
Lignino estas la dua plej abunda naturproduktita polimero sur la tero, dua nur post celulozo. Ĝi konsistas je 10 ĝis 12 procento de la lignoceluloza materialo el jarplantoj kaj preskaŭ 30% en kelkaj koniferaj arboj. Lignino ĉeestas ĉefe en la meza lamelo de la plantaj ĉelmuroj, agante kiel gluo inter la celulozaj fibroj, kaj estas kovalente asociita kun hemicelulozoj en la sekundara ĉelmuro de la plantoj. Ĝi donas forton kaj rigidecon al la ĉelaj muroj kaj histoj de ĉiuj vaskulaj plantoj.
Lignino havas kompleksan strukturon konsistante je amorfa fenilpropanoida polimero optike neaktiva hazarde sintezita el la koniferila, p-kumarila kaj sinapila alkoholoj, kun stabilaj karbona-karbona kaj etera ligiloj inter la monomeraj aromataj komponaĵoj. Estante relative hidrofoba kaj aromata en naturo, la lignino agas kiel akvorezista kaj antimikrobia agento, kaj protektas la karbonhidratoj kontraŭ hidrolizo per agado de la mikrobiaj enzimoj. Pro la tipo de la ligiloj kaj ilia hetegeneco, lignino estas alte rezista al kemia kaj biologia degradiĝo.