![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/f/f1/Coniferyl_alcohol_3D_ball.png/640px-Coniferyl_alcohol_3D_ball.png&w=640&q=50)
Koniferila alkoholo
kemia kombinaĵo / From Wikipedia, the free encyclopedia
Koniferila alkoholo aŭ C10H12O3 estas organika kombinaĵo, senkolora kristala lumsensiva solidaĵo kaj fitokemiaĵo kun antioksidigaj, antibakteriaj, fungicidaj kaj antiinflamaj proprecoj. Ĝi apartenas al la familio de la "monolignoloj"[4] kaj estas derivaĵoj de la fenilpropeno. Kiam polimerizitaj kun aliaj aromataj komponaĵoj, koniferila alkoholo formas ligninojn kaj lignanojn[5].
Koniferila alkoholo | ||
![]() | ||
Plata kemia strukturo de la Koniferila alkoholo | ||
![]() | ||
Tridimensia kemia strukturo de la Koniferila alkoholo | ||
![]() | ||
Koniferila alkoholo estas flava pulvoro nature trovata en la plantoj de la genro Pinus strobus. | ||
Kemia formulo | ||
CAS-numero-kodo | 458-35-5 | |
ChemSpider kodo | 1266063 | |
PubChem-kodo | 1549095 | |
Fizikaj proprecoj | ||
Aspekto | senkolora kristala lumsensiva solidaĵo | |
Molmaso | 180,203 g·mol−1 | |
Denseco | 1,1272g cm−3[1] | |
Fandpunkto | 74 °C | |
Bolpunkto | 163 °C | |
Solvebleco | Akvo:1,78 g/L [2] | |
Sekurecaj Indikoj | ||
Riskoj | R36/37/38 | |
Sekureco | S26 S36 | |
Pridanĝeraj indikoj | ||
Danĝero
| ||
GHS Damaĝo Piktogramo |
| |
GHS Signalvorto | Averto | |
GHS Deklaroj pri damaĝoj | H315, H319, H335 | |
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj | P261, P264, P271, P280, P302+352, P304+340, P305+351+338, P321, P332+313, P337+313, P362, P403+233, P405, P501[3] | |
(25 °C kaj 100 kPa) |
Koniferila alkoholo estas peraĵo en la biosintezo de la eŭgenolo, "stibenoj" kaj kumarinoj. Ĝenerale la fenilpropanoidoj estas produktitaj en la citosolo de la plantoj. Koniferila alkoholo estis unue priskribita en 1861 de la germana forstosciencisto Theodor Hartig (1805-1880). La germana apotekisto Wilhelm Kubel (1832-1903) estis la unua kiu identigis la "koniferinon" (glukozidon de la koniferila alkoholo) en 1866. La pura substanco estis sintezita unuafoje en 1874 de la germanaj kemiistoj Ferdinand Tiemann (1848-1899) kaj Wilhelm Haarmann (1847-1931).