Simon Aarse
nederlanda esperantisto / From Wikipedia, the free encyclopedia
Simon AARSE (naskiĝis la 23-an de decembro 1900; mortis la 13-an de februaro 1986 en Amsterdamo) estis nederlanda esperantisto, aktiva en Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT).
Rapidaj faktoj Persona informo, Okupo ...
Simon Aarse | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 28-an de decembro 1900 (1900-12-28) en Amsterdamo |
Morto | 13-an de februaro 1986 (1986-02-13) (85-jaraĝa) |
Lingvoj | Esperanto |
Ŝtataneco | Reĝlando de Nederlando |
Okupo | |
Okupo | esperantisto |
Fermi
Aarse lernis Esperanton en 1930 kaj aranĝis multajn kursojn kaj paroladojn ne nur en Nederlando, sed ankaŭ en Svedujo. En la Komuna Esperanto-Gazeto de la nordiaj landoj li prizorgis lingvan rubrikon "La spegulo de Esperanto" en la 1970-aj, traktinte gramatikajn, etimologiajn kaj terminarajn demandojn. Al la SAT-periodaĵoj Sennaciulo kaj Sennacieca Revuo li kontribuis per tradukoj kaj artikoloj, ekzemple pri "La filozofo de la homa feliĉo", Spinoza, "La socia spegulo de William Shakespeare" kaj similaj temoj.