From Wikipedia, the free encyclopedia
Silvio MICALI (Palermo, 13-an de oktobro 1954) estas itala komputikisto kiu estas instruisto de la Masaĉuseca Instituto de Teknologio MIT. Lia esploro koncentriĝas en teorio de Kriptologio kaj sekureco de la informo.
Silvio Micali | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Silvio Micali | |||||
Naskiĝo | 13-an de oktobro 1954 (69-jaraĝa) en Palermo | ||||
Lingvoj | itala • angla vd | ||||
Ŝtataneco | Usono vd | ||||
Alma mater | Universitato de Kalifornio ĉe Berkeley Universitato de Romo "La Sapienza" vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | kriptologo komputosciencisto matematikisto universitata instruisto vd | ||||
Laborkampo | Komputiko vd | ||||
Doktoreca konsilisto | Manuel Blum vd | ||||
| |||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo vd | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Micali diplomiĝis pri matematiko en La Sapienza de Romo en 1978 kaj doktoriĝis en komputiko en la Universitato de Kalifornio en Berkeley en 1982; lia direktoro de disertacio estis Manuel Blum.
Li ricevis la Premion Turing[1] en 2012 kune kun Ŝafi Goldwasser pro sia laboro kiu temis pri la teoriaj bazoj de la scienco kriptografio kaj novaj metodoj por la efika kontrolo de la matematikaj provoj en la teorio de la komputa komplekseco.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.