hungara etna grupiĝo en Transilvanio From Wikipedia, the free encyclopedia
La sikuloj aŭ sekeloj[1] estas hungarlingva etna grupiĝo en la sud-orienta angulo de Transilvanio (ĉirkaŭ 50.000 km2 en la nuna Rumanio).
Sikuloj (sekeloj) Székelyek | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
etno | ||||||||||||
Suma populacio | ||||||||||||
650 000 | ||||||||||||
Ŝtatoj kun signifa populacio | ||||||||||||
| ||||||||||||
Religio | ||||||||||||
katolikoj kaj luteranoj | ||||||||||||
Parencoj | ||||||||||||
Laŭ esploroj de diversaj scienco-branĉoj ili originis el tiuj onoguroj (bulgaraj-turkaj triboj unuiĝintaj en la 5-6-aj jarcentoj), kiuj 200 jarojn pli frue ol la popolo de la madjara tribestro Árpád okupis landon por si en tiu regiono (do en la 7-a jarcento). La sikuloj daŭre flegas legendojn pri sia origino el la hunoj de Atilo. Mem la nomo sikulo (sekelo) estas turkdevena kaj nomas tiun ĉevalon brunflavan (lin-krinan), kies kruroj kaj eble ankaŭ la frunto estas flavaj (ŝtrumpokrura, stelofrunta ĉevalo).
Sikullando aŭ Ținutul Secuiesc (rumane), Szeklerland (germane) aŭ Székelyföld (hungare), estas historia regiono en la sud-orienta parto de Transilvanio, tiel ĝi situas proksimume meze de Rumanio. 70-80 % de ĝia loĝantaro konsistas el hungarlingve parolantaj sikuloj/sekeloj (en kelkaj urboj 97 %). La regiono ne celas apartiĝon de Rumanio; la sikuloj ŝatus nur aŭtonomion kaj memadministracion ene de Rumanio, kiel tiaj ekzistas en Sud-Tirolo, Sicilio, Vojvodino kaj en ĉiuj hispanaj provincoj. La rumana registaro neas la fakton, ke tiu ĉi regiono ekzistas kaj ekzistis dum la historio malgraŭ tio, ke granda plimulto de la homoj vivantaj en Sikullando sin konfesas sikuloj, uzas la sikulan flagon, kantas la sikulan himnon, kaj anstataŭ la oficialan rumanan lingvon parolas en sia ĉiutaga vivo la sikulan dialekton de la hungara[1].
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.