From Wikipedia, the free encyclopedia
La Sidneja Paco-Premio (angle Sydney Peace Prize) estas aŭstralia pacpremio aljuĝita ĉiujare fare de la Sidneja Paca Fondaĵo (Sydney Peace Foundation), ne profitcela organizaĵo asociita kun la Universitato de Sydney. [1].
Sidneja Paco-Premio | ||
pacpremio | ||
---|---|---|
Nomita laŭ | City of Sydney | |
Lando | Aŭstralio | |
En TTT | Oficiala retejo vd | |
La premio antaŭenigas pacon kun justeco kaj la praktiko de senperforto. Ĝi celas instigi publikan intereson kaj diskuton pri aferoj de paco, socia justeco, homaj rajtoj kaj ne-perforta konfliktsolvado [2]. La premiitoj estas elektitaj de ĵurio de sep homoj el pluraj kampoj. La premio estis aljuĝita por la unua fojo en 1998 La Sidneja Paco-Premio estas la ununura pacpremio de Aŭstralio.
La fondaĵo ankaŭ fojfoje premias specialan oran medalon por gravaj kontribuoj al paco kaj justeco. Gajnintoj de la ora medalo inkluzivas sud-afrikan ŝtatiston Nelson Mandela, la 14a Dalai-lamao Tenzin Gyatso, japana budhisma gvidanto Daisaku Ikeda, WikiLeaks eldonisto Julian Assange, kostarika diplomato Christiana Figueres kaj aŭstralia muzikgrupo Midnight Oil [3].
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.