![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/3/32/Zenkei_Shibayama.jpg/640px-Zenkei_Shibayama.jpg&w=640&q=50)
Shibayama Zenkei
japana bonzo, Zen-majstro (1894 - 1974) / From Wikipedia, the free encyclopedia
Shibayama Zenkei, ankaŭ konata kiel Kei Ŝibajama aŭ Ŝibajama Kei, (1894-1974) estis esperantista japana zena bikŝuo de la skolo Rinzai, bone konata pro sia komentario pri Mumonkan.
Rapidaj faktoj Informoj ...
![]() ![]() | |
![]() | |
Titoloj: | Ĉefbikŝuo de Nanzenji |
Japane: | 柴山全慶 |
Informoj | |
---|---|
Skolo: | Rinzai |
Naskiĝo: | la 30-an de novembro de 1894 en la gubernio Ajĉi |
Morto: | la 29-an de aŭgusto de 1974 |
Fermi
Li ankaŭ estis instruisto ĉe la universitato Otani kaj estis la ĉefbikŝuo de la bikŝuejo Nanzenji en Kioto kaj ties tuta organizaĵo, kiu enhavis kvin mil bikŝuejojn.[1][2] Li verkis multe pri Zeno, kaj tradukoj de liaj eseoj aperis ankaŭ en okcidentaj lingvoj (A Flower Does Not Talk; Zen in Gleichnis und Bild).