From Wikipedia, the free encyclopedia
Bikŝuejo estas loko, kie rezidas bikŝuoj portempe aŭ malprovizore, kaj loko de kultado kaj lernado por budhistoj. La komunumoj de bikŝuoj estas unu el la tri juveloj de budhismo, kaj tial, kie ajn estas bikŝuoj, estas grava loko por budhistoj, kiuj vizitas ilin por manĝigi ilin, fari donacojn al ili, kaj aŭskulti iliajn instruojn.
Bikŝuejo | |
---|---|
Tradukoj de विहार (Vihāra) सँघाराम (Saṁghārāma) | |
Esperante | Bikŝuejo |
Palie | विहार (Vihāra) |
Sanskrite | विहार (Vihāra) सँघाराम (Saṁghārāma) |
Ĉine | 佛寺 (Fósì) 寺院 (Sìyuàn) 伽藍 (Qíelán) |
Japane | 寺院 (Jiin) 寺 (Tera) 仏閣 (Bukkaku) 伽藍 (Garan) 精舎 (Shōja) |
Kmere | វត្ត (Wōat) |
Koree | 사찰 (寺刹, Sachal) |
Laŭe | ວັດ (Vat) |
Taje | วัด (Wat) วิหาร (Wihan) |
Vjetname | Tịnh xá |
Terminaro de Budhismo | |
La unuaj bikŝuoj estis senhejmaj asketoj, vagantaj de loko al loko, sed tra la tuta pluva sezono ili ekloĝis en portempaj ŝirmejoj. Ĉar manĝigi kaj ŝirmi bikŝuojn estas maniero akiri meriton, la unuaj bikŝuejoj estis konstruitaj de riĉaj budhistoj kaj donacitaj al la komunumo. Hodiaŭ la normo estas ke bikŝuoj loĝu konstante en bikŝuejo.
Kelkaj bikŝuejoj fariĝis institutoj de lernado, kie filozofiaj nocioj estis ellaboritaj kaj pridiskutitaj, kaj tia tradicio estis la origino de la unuaj gravaj universitatoj en antikva Barato, kiel Nālandā kaj Vikramaśilā. Tiu ĉi tradicio ankoraŭ estas konservita ĉe budhismaj universitatoj, kiuj ofte troviĝa ene de bikŝuejo.
Arbaraj bikŝuejoj en Sudazio estas ĉefe dediĉitaj al studi meditadon, anstataŭ tekstojn kaj ceremoniojn. La komunumo tie ermite vivas ĉirkaŭ plenaĝa majstro, kaj pro la malgrandiĝo de arbaroj, bikŝuoj kiuj loĝas en tiaj bikŝuejoj ofte loĝas la tutan jaron en fiksita loko, anstataŭ vagadi.
Bikŝuejoj povas havi inter unu aŭ dek mil rezidantajn bikŝuojn, kiel la bikŝuejo Drepung en Tibeto, antaŭ ol la okupacio de Ĉinio.[1][2] Hodiaŭ, la translokigita bikŝuejo en Barato havas ĉirkaŭ ok mil.
En budhismaj landoj, bikŝuejoj havas grandan terenon kun pluraj konstruaĵoj. En landoj kun malmultaj budhistoj, bikŝuejoj povas esti nura domo kie loĝas bikŝuo.
En la pasinteco, bikŝuejoj komencis havi specialan lokon kun stupao, kiun oni ĉirkaŭiris (parikrama).[3] En la unua periodo, la bildo de la budho Gotamo neniam estis montrita, kaj ĝi estis anstataŭigita de simboloj, kiel lia piedspuro aŭ lia pado. Poste oni komencis uzi statuojn de li kaj de aliaj budhoj, arahantoj, bodisatvoj kaj aliaj religiaj estaĵoj. Nuntenpe preskaŭ ĉiu bikŝuejo havas en ĝi statuojn de iu budhoj, aŭ bodisatvoj.
Originale, bienoj donacitaj al la komunumo apartenis al la tuta komunumo, sed en kelkaj landoj tiu ĉi tradicio ŝanĝiĝis kiam bienoj estis doncitaj al bikŝuoj mem kaj malgraŭ ke la Regularo malpernesas la havadon de riĉeco, multaj bikŝuoj fariĝis grandaj bienposedantoj. En Ĉinio, kamparanoj prilaboris la terenojn de bikŝuejoj kaj bezonis pagi la bikŝuojn per parto de la jara rikolto. En Srilanko kaj Tibeto, la posedanto se bikŝuejo ofte fariĝis unu bikŝuo, kiu tenadis la bienon ene de sia familio, herediganta ĝin al nevo, kiu bikŝuiĝis. En Japanio, kie bikŝuoj rajtas edziĝi, la posteno de ĉefbikŝuo fariĝis hereda, transdonita de patro al filo tra pluraj generacioj.
Bikŝuejoj ekaperis ĉ. la 4-a jarcento aK. el la praktiko de pluvrifuĝo (sanskrite varṣā), trimonata trejnado ĉiujare farita de bikŝuoj dum la Sudazia pluvsezono, dum kiu ili restas en fiksita loko dum la monatoj Aŝado (Āṣādha), Ŝravano (Śrāvaṇa) kaj Badrapado (Bhādrapada).[noto 1] En la pasinteco, la trejnado okazis en pavilionoj kaj parkoj donacitaj de riĉaj budhistoj al la samgoj, kiuj estis ĉiam vagantaj de loko en lokon, kaj nur rezidis en fiksita loko dum specialaj okazoj, sed kun la tempo tiu trimonata praktiko evoluis en rezidado de bikŝuoj en tiuj portempaj loĝejoj por la tuta jaro.
La ejoj, kie loĝis la bikŝuoj estis lokoj de religiaj laboro, meditado kaj lernado, kaj dum la mezepoko, bikŝuejoj fariĝis gravaj institucioj kaj parto de budhismaj universitatoj kun miloj da studentoj, kiel Nalando. La vivo en bikŝuejoj estis kodita de la eko en la budhisma kanono, en la Korbo de bikŝua disciplino.[5]
En antikva Barato, tipo de bikŝuejo kiu ankoraŭ restas ĝis nun nomiĝis sanskrite विहार vihāra.[noto 2]
La koncepto estas antikva, kaj en tekstoj en Sanskrito kaj Palio, ĝi signifas kia ajn spaco por plezuriĝo aŭ amuziĝo,[6][7][8] sed ĉefe en budhismo ĝi evoluis en arĥitekturan koncepton por loko kie loĝas bikŝuoj kun komuna spaco, kvankam la koncepto ankaŭ estis uzita por loko kie loĝas senhejmaj ŝramanoj de hinduismo, ajivika kaj ĝajnismo dum la Barata pluva sezono.[6][9][10]
Vihāra en barata arĥitekturo signifas centran halon kun malgrandaj ĉeloj ligitaj al ĝi, kelkfoje kun litoj ĉizitaj el la mura ŝtono. Kelkaj havas templon en la malantaŭa centra ĉelo, kun stupao en la pli malnovaj, aŭ statuo de budho en la pli novaj.
Tipe, grandaj lokoj kiel la kavernoj de Ajanta, la kavernoj de Aurangabad, la kavernoj de Karli kaj la kavernoj de Kanheri enhavas kelkajn vihārā. Kelkaj havas budhisman templon proksime.[11]
En Vedaj tekstoj, ĝi signifas gastejon por vojaĝantoj;[6][12] en la postveda epoko, ĝia signifo estas pli specifa por halo aŭ korto kie bikŝuoj renkontiĝis,[6][13] kaj en la mezepoko, ĝi signifis ejon, kie bikŝuoj loĝis.[14]
Tri influpovaj samgoj lasas ŝpurojn en budhisma historio.[15] La samgo de la bikŝuejo Mahāvihāra starigita de Mahinda, la unua filo de la raĝo Aŝoko, estas la plej malnova. Poste, en la 1-a jarcento aKE., la raĝo Vattagamani donacis la bikŝuejon Abhayagiri al sia plej ŝatata bikŝuo, kiu okazigis, ke la samgo de Mahāvihāra elpelu tiun bikŝuon.[15] En la 3-a jarcento KE. la raĝo Mahāsena donacis la bikŝuejon Jetavana al individua bikŝuo, kaj tiu bikŝuo estis ankaŭ elpelita. La samgo de la bikŝuejo Mahāvihāra fariĝis Teravado, tiu de la bikŝuejo Abhayahiri, Mahajano kaj tiu de Jetavana, miksaĵo inter la du.[15]
Tiaj grandaj bikŝuejoj havis postenon nomitan vihārapala,[16] por elektita bikŝuo kiu administris la bikŝuejon, arbitraciis disputojn kaj determinis regulojn.[5]
Dum la epoko de Pāla, multaj bikŝuejoj estis konstruitaj en la raĝlando Magado (nun Biharo kaj en Bengalio. La ŝtato Biharo (Bihār) en norda Barato prenas sian nomon el la vorto vihāra, pro la abundo da bikŝuejoj en tiu regiono.
Laŭ Tibetaj fontoj, speciale, la verkoj de Tāranātha,[18] estis kvin grandaj bikŝuejoj kiuj elstaris dum tiu ĉi epoko: Vikramaśilā, la plej grava universitato en tiu erao; Nālandā, post ĝia apogeo, sed ankoraŭ grava; Somapurā; Odantapurī kaj Jagaddala.[19] Laŭ Sukumar Dutt, la kvin bikŝuejoj formis reton, patronita de la ŝtato de Pāla, kaj eruditoj povis facile moviĝi de posteno en unu instituto al posteno en alia. Ĉiu bikŝuejo havis po sigelon kaj funkciis kiel korporacio kiel instituto de lernado.[20]
Vikramaśilā, Nālandā, Odantapurī kaj aliaj gravaj budhismaj institutoj estis detruitaj de Ikhtiyār al-Dīn Muḥammad Bakhtiyār Khaljī en 1193.[21][22][23]
Ekzistas reciproka bezono inter la domanoj kaj la bikŝuoj, tial domanoj ofte vizitas bikŝuejojn kaj bikŝuoj iras marŝi de domo al domo por permesi domanojn oferi manĝaĵon al ili. Estas du tipoj de kultado: per donacado (āmisapūjā) kaj per praktikado (dhammapūjā).[24] Kiam domanoj vizitas bikŝuejon estas tradicio oferi kandelojn, florojn kaj incenson kiel donacon; riverenci, genuante kaj tuŝante la plankon per la frunto, kaj skandi sutrojn. Ĉar en multaj tradicioj, ĉefe en Teravado, bikŝuo ne rajtas labori, kuiri nek tuŝi monon, domanoj liveras al ili manĝaĵon, vestaĵon, ŝirmejon kaj medicinon.[25]
Inter aliaj konstruaĵoj, en tipa japana bikŝuejo troviĝas:
En Tajlando, Kamboĝo, Laoso, la vorto vihāra estas uzita por speciala halo kie renkontiĝas bikŝuoj.
Inter aliaj konstruaĵoj, en tipa bikŝuejo en Tajlando, Kamboĝo, Laoso kaj Malajzio estas:
De antikva Barato fariĝis tradicio, ke budhistoj ĉirkaŭiru stupaojn, kiuj funkciis kiel relikvujoj de la budho Gotamo aŭ aliaj arahantoj. En antikvaj bikŝuejoj, ekzistis komuna spaco kun apsido en la fundo, alta tegmento kaj stupao,[29] kiu nomiĝis caitya,[30] kaj kiun oni ĉirkaŭiris (parikrama).[3]
En Japanio, bikŝuejoj kaj ŝintoismaj temploj estis konstruitaj en komuna loko[31] kaj ambaŭ havas la bazajn karakterizaĵojn de japana tradicia arĥitekturo.[32] Torii kaj rōmon indikas la enirejon al ŝintoismaj temploj kaj al bikŝuejoj, sed ĝenerale ŝintoismaj temploj havas je torii kaj bikŝuejoj havas je rōmon.[33] Multaj bikŝuejoj havas je temizuya kaj komainu, kiel ŝintoismaj temploj; male, kelkaj ŝintoismaj temploj havas sonorilejon, uzas incenson aŭ eĉ havas pagodon, kiel la ŝintoisma templo Tanzanjinja en Nara.[34]
Kompare al templo, bikŝuejo ne estas ĉefe loko de diservado–ĝiaj plej gravaj konstruaĵoj estas uzitaj por konservi sanktajn objektojn kaj relikvojn, sed tiuj lokoj ne estas malfermitaj por kultantoj.[32] Malsame ol Kristanismaj kirkoj, bikŝuejoj funkcias ĉefe kiel monaĥejoj. Estas specialaj konstruaĵoj por specialaj ritoj, sed ili estas malfermitaj por malgranda grupo da partoprenantoj. Religiaj mesoj ne okazas regule, kiel ĉe Kristanismaj kirkoj, kapeloj kaj temploj. Se multaj personoj partoprenas ceremonion, ĝi estas konsiderita festivalo kaj ĝi okazos ekstere, ne ene de la konstruaĵoj.[32]
Ŝintoismaj temploj estis uzitaj por gastigi lokan dion, sed ili estis portempaj kaj ne havis difinitan areon, nur starigitaj kiam bezonataj,[31] sed post la alveno de budhismo al Japanio en la 6-a jarcento, temploj adoptis la strukturon de bikŝuejoj kaj komencis havi fiksitan lokon kaj imiti la budhisman arĥitekturon.[31]
La disvolviĝo de Shinbutsu-shūgō (神仏習合, la sinkretismo de dioj kaj budhoj) kaj la teorio Honji suijaku (本地垂迹) kunigis la lokan ŝintoismon kun budhismo[35] kaj fariĝis ordinare, ke temploj estu akompanitaj de bikŝuejo en lokoj nomitaj jingū-ji (神宮寺) aŭ miyadera (宮寺), kaj male, bikŝuejoj komencis havi templon ene dediĉita al patrona dio kaj estis nomitaj jisha (寺社).
Sōgyō Hachiman (僧形八幡?) (Hachiman en formo de bikŝuo) estis unu el la plej popularaj sinkretismaj dioj.[36] La dio estas montrita vestita kiel bikŝuo kaj estas konsiderita protektanto de ĉiu homo, speciale de militistoj. De la 8-a jarcento, li estis nomita Hachiman-daibosatsu, la granda bodisatvo Hachiman. La fakto, ke li estas vestita kiel bikŝuo montris, ke li estas sincera prozelito de budhismo. Dum la 13-a jarcento, aliaj dioj ankaŭ estis reprezentitaj kun vestaĵo de bikŝuo.[36]
Dum la revolucio de la epoko de Meiji la plimulto de la jingūji estis forviŝitaj, sed la jisha restis netuŝitaj, tial multaj bikŝuejoj ankoraŭ havas templon ene aŭ proksime, kaj la budhisma diino Benzaiten estas ofte kultita ĉe ŝintoismaj temploj.[37]
La klara disigo inter bikŝuejoj kaj ŝintoismaj temploj, kiu hodiaŭ estas normo, komenciĝis nur kiel rezulto de la leĝo shinbutsu-bunri (la disigo de dioj kaj budhoj) de 1868, kiu malpermesis la mikson de la du religioj kaj trudis budhismajn templojn (jingūji) fariĝi ŝintoismaj temploj. Inter ili, famaj budhismaj temploj estis Usa Hachimangū kaj Tsurugaoka Hachimangū, kiuj bezonis fordoni propraĵojn kaj malgrandigi sian historian kaj ekonomian valoron. Budhismaj temploj bezonis forvendi budhismajn statuojn kaj objektojn al bikŝuejoj, ekzemple la budhisma templo Tsurugaoka Hachimangū bezonis vendi siajn gigantajn lignajn statuojn de pordogardistoj al la bikŝuejo Jufukuji.[38]
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.